Limeriko estas mallonga ŝercpoemo konsistanta el kvin versoj, kun rimoj laŭ la skemo AABBA. La unuaj limerikoj aperis ĉirkaŭ la jaro 1820 en Anglio; la nomon donis la irlanda urbeto Luimneach (angle Limerick). En klasika limeriko la unua verso priskribas la protagoniston kaj nepre mencias lian loĝlokon, nuntempe tiu postulo ofte estas neglektata. La enhavo kutime estas absurda, ofte maldeca, kaj ĝuste tial ridiga.

La kvin versoj de limeriko kutime havas 3, 3, 2, 2, 3 trisilabajn piedojn. En Esperantaj limerikoj, la piedoj kutime estas amfibrakoj, sed ankaŭ eblas anapestoj.

Aŭtoroj de limerikoj estas inter alie: Edward Lear, Ogden Nash kaj Isaac Asimov.

Limeriko de Raymond Schwartz el Kun siaspeca spico kun amfibrakoj:

Jen estis fraŭlin' en Parizo;
ŝi dormis sen noktoĉemizo,
feliĉe ŝi havis
- Kaj tio min ravis -
piĵamon en mia valizo.

Lastatempe (1990-aj jaroj kaj poste) multajn brilajn limerikojn en la rusa lingvo verkis Anatolij Belkin, en Esperanto - Mikaelo Bronŝtejn.

Eksteraj ligiloj redakti