Linn Reusse

germana aktorino

Linn Sara Reusse (naskiĝinta la 23-an de septembro 1992 en Berlino) estas germana aktorino.

Linn Reusse
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1992 (1992-09-23) (31-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Linn Reusse en la filmo Die Rote Zora ("la ruĝa Zora") de 2008

Ŝi estas ĉefa rolantino en la kineja porjunula aventura filmo Die rote Zora ("la ruĝa Zora"), filmita per germania-svedia teamo en Montenegro, kiu ekprezentiĝis en kinejoj la 24-an de januaro 2008. En la filmo ŝi ludas la rolon de la kroata knabino Zora, kiu dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento en Dalmatio gvidas bandon de junaj orfoj, kiuj sovaĝe vivas en la ruinoj de forlasita marborda fortikaĵo, klopodas batali por pli da socia justeco en la regiono kaj provas eskapi al la lokaj aŭtoritatoj. Dua "heroo" de la rakonto estas la 12-jara knabo Branko, kies rolon ludas Jakob Knoblauch.

la infana bando en la filmo "Die rote Zora" de 2008

Ekde la jaro 2002, do ekde la 10-a vivojaro, la knabino germane dublis televidajn kaj kinejojn filmojn, ekde 2006 engaĝite ludas en profesia teatro de Berlino kaj ekde tiam ankaŭ aperis en pluraj teatraĵaj filmoj kaj la germanlingva televida krimfilma serio "Polizeiruf 110" (polica voko 110).

Eksteraj ligiloj redakti