Lipót Ferenc Bierbauer

Lipót Ferenc Bierbauer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bierbauer Lipót Ferenc estis hungara pastro, monaĥo, instruisto.

Lipót Ferenc Bierbauer [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1841 en Kőszeg. Li mortis la 7-an de februaro 1917 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Lipót Ferenc Bierbauer aliĝis al la benediktana ordeno en 1857, poste li lernis teologion en Pannonhalma. En 1857 li pastriĝis. En 1864 li instruis fizikon kaj kemion en gimnazio en Sopron, poste li instruis en la katolika teologia altlernejo de Pannonhalma 2 lernojarojn. Inter 1867 kaj 1885 li instruis en gimnazio en Győr, poste li gvidis ekleziajn bienojn en Veszprém. En 1914 li retiriĝis en Balatonfüred.

Li verkis lernolibrojn, krome li okupiĝis pri teknikaj profitoj de la fiziko. En Győr li disetendis la telefonojn kaj elektrajn lumigadojn, krome li instalis la akvodukton.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Vegytan a legújabb elméletek alapján (1876)
  • Physika, a középtanodák felsőbb osztályai használatára (1878) - la unua hungara lernolibro fizika
  • A fizikának elemei középiskolák számára (1884)

Fontoj redakti