Lipót Schulhof

hungara astronomo

Lipót Schulhof (naskiĝis la 12-an de marto 1847 en Baja, mortis la 10-an de oktobro 1921 en Parizo) estis hungara astronomo. Lia nomo estas SCHULHOF Lipót laŭ la hungara skribmaniero.

Lipót Schulhof
Persona informo
NomoLipót Schulhof
Dato de naskiĝo12-a de marto 1847
NaskiĝlokoBaja
Dato de morto10-a de oktobro 1921
MortolokoParizo
Aĝo je morto74
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoHungario
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Lalande, Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estas ankaŭ konata kiel Leopold Schulhof (aŭ Schulhoff), ĉar la germana estis la ĉeflingvo de la regno Aŭstrio-Hungario.

Li komence lernis pri medicino, sed tre rapide interesiĝis pri astronomio kaj eniris en 1869 kiel lernanto en la observatorio de Vieno, kie li fariĝis rapide ĉefhelpanto (1873). Tie li malkovris la asteroidon 147 Protogenio la 10-an de julio 1875.

Sed lia vido malboniĝis (li estis miopulo), kaj li sindevontigis al la kalkuloj de orbitoj. La 1-an de novembro 1875 li eniris en la buroo pri longitudoj en Francio, kie li atingi plej altan rangon, tiu de ĉefa kalkulisto. Li ricevis la francan ŝtatanecon per la dekreto de 12-a de decembro 1884.

Li eltrovis metodon por retrovi perditajn asteroidojn, kalkulante la momenton, kiam la perturboj de iliaj orbitoj nuligas unu la aliajn. Tiel li ritrovis 66 Majon, 107 Kamilon kaj 125 Liberatrikson.

Li iĝis korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio en 1878.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al la asteroido 2384 Schulhof[1]

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti