Livor mortiskadavra hipostazo, el la latina livor (= blupala koloro) kaj mortis (de la morto) estas la koloro de la homa korpo post la morto pro la stazo de la sango kiu, ne plue pumpita de la koro, ĉesis filtriĝi pro gravito tra la histoj ilin laŭvive kolorante. Kiam, ekzemple, la sango ne atingas la haŭton, en la suba zono de la kadavro formiĝas makuloj variantaj el la roza ĝis la ruĝa, el la violbruna al nigra, dirataj “hipostazaj makuloj”, kiuj indikas la pozicion en kiu troviĝis la kadavro en la momento de la morto.

'Livor mortis' kutime videblas proksimume unu horon post la morto kaj ofte ankaŭ pli frue, nome post 20-30 minutoj. La fenomenoj intensiĝas ĝis atingi la kulminon post 8-10 horoj. Se la mortinta korpo en tiu periodo estas movata, la kadavra koloro malfruas pro la delokado de la sango ankoraŭ en likva stato. La hipostazaj makuloj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la kadavro: la formiĝo de la makuloj estas intensigata kaj do laŭ tiu intensiĝo eblas malkovri ĉu la korpo estis delokita. La pli helaj koloroj indikas la originan pozicion, tiuj pli malhelaj la finan.

Forpasintoj pro naturaj malsanoj kaŭzantaj korkolapson, prezentas intensajn sangajn kongestojn sur la kapo, sur la kolo, sur la ŝultroj kaj sur la supera parto de la brustokorbo. Tiuj kongestoj kunturiĝas preskaŭ similaj al livor mortis: tiaĵojn oni konstatis en mortintaj pro mekanika asfiksio.

Okazas, sed malofte, ke livor mortis surfaciĝas en personoj vivantaj kun seriozaj korvaskulaj misfartoj.

Makuloj de 'Livor mortis' evidentiĝintaj sur kadavro.

La formiĝo de la hipostazaj makuloj povas esti barataj de eventualaj objektoj premantaj sur la korpo per pli da premo ol la premo de la sango: tiu ĉi ne sukcesas helpe de la gravita premo penetri la kapilarojn de la dermo: ekzemple, en kadavroj trovitaj surtere povas notiĝi la pavimaj ŝablonoj. Tiuj konturoj povas esti utilaj por la jurmedicino por liveri spurojn pri la preciza origina pozicio de la korpo kaj la loko en kiu origine ĝi kuŝis.[1]

La mortkoloro koloriĝas blanke kaj blanke-duonflave en kadavroj de personoj blankhaŭtaj, dum en kolorhaŭtuloj la ĝi ricevas la brunan duongrizan koloron. La hipostazaj makuloj, male, aliras al la koloro purpura-viola en personoj helhaŭtaj, nigra en malhelhaŭtoj. Personoj mortintaj post grava perdo de sango aŭ grave anemiaj ne prezentas mortan koloron ĉar la kvanto da hemoglobino cirkulanta en la vaskula sistemo estis tro malalta.

En kelkaj kazoj la livor mortis povas ricevis nekutimajn kolorojn:

  • Forpasintoj pro veneniĝo per karbona monoksidocianido kaj pro hipotermio prezentas hipostazajn makulojn rozajn-ruĝajn. La saman koloron provokas la interrompo de la korpa kongesto. Kutime ankaŭ en la sekcioj rimarkiĝas la sama koloro ĉar la korpo estis konservita, antaŭ la testiĝo, en kadavrejaj fridujoj. Malofte, aparte en la ĵusnaskitoj, livor mortis povas esti tute ruĝa, ĉiam post la konserviĝo en la fridujo.
  • Marona mortokoloro estis notita en mortintoj pro veneniĝo per kalia kloratopirobenzeno.

La hipostazaj makuloj kolorŝanĝas laŭ la variado de la stadio de la korpa malkomponiĝado: inkluzivante kombinojn de ruĝa, verda, marona kaj nigra koloroj, sekvoj de la fiziologia morto.

Eksteraj ligiloj redakti

[1]

[2]

[3]

Referencoj redakti

  1. Anthony J. Bertino "Forensic Science: Fundamentals and Investigations" South-Western Cengage Learning , 2008, ISBN 978-0-538-44586-3