Ljudmila Radĉenko

Ljudmila RADĈENKO (ruse Людмила Радченко; naskiĝis la 11-an de novembro 1978 en Omsk) estas rusa aktorino.

Ljudmila Radĉenko
Ljudmila Radĉenko
Ljudmila Radĉenko
Persona informo
Naskiĝo 11-a de novembro 1978
en Rusio Omsk, Siberio, Rusio
Lingvoj rusaitala vd
Ŝtataneco Rusio vd
Familio
Edz(in)o Matteo Viviani vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoromodeloprezentistosupermanekeno • pentristo • showgirl vd
Aktiva dum 2000 - nuntempo
En TTT http://www.ludmillapopart.it/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Omsk, Ljudmila Radĉenko diplomiĝis pri "mod-dezajno" en Omsk en 1999. En 1997 ŝi estis elektita Miss Ĉarmo en la nacia konkurso "Miss Rusio". Ŝi havis televidajn spertojn en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Post kiam ŝi alvenis en Italio, ŝi komencis sian karieron en itala anonceto dum la televida programo Paperissima. En 2001, ŝi estis dancistino en La sai l'ultima? kaj, la sekvantan jaron, en la TV quiz Passaparola.

En 2003, ŝi gastigis Spicy Tg en Antenna 3. Dume, ŝi daŭre defilis kiel manekeno, kaj en 2004 ŝi stelumis en magazina kalendaro de Fox. En 2005, ŝi partoprenis en la reality show la Talpa, en kiu ŝi estis elminita dum la duon-finaloj.

En somero de 2006, ŝi estis ĉefrolanto de On the Road, televida spektaklo filmita en Miami kiu estis dissendita en la itala televida kanalo Italia 1. La sekvantan jaron, ŝi gastigis Tuning and fanatics, spektaklo de Diva's Production en SKY. Ŝi ankaŭ estis konkursanto en la reality show Reality Game en Sky Vivo.

Elektita de Fapim, fabrikanto de fenestroj, por kalendaro 2008, ŝi pozis por Luca Cattoretti en la plej famaj erotikaj pozoj en la historio de internacia kino, kaj laboris en All Music en la mod-programo Modeland, gastigita de Jonathan Kashanian.

Kiel aktorino, ŝi stelumis en la televida filmo Il viaggio (2005) kaj en 2 epizodoj de la televida serio RIS - Delitti imperfetti, aldone al kelkaj malgrandaj roloj en aliaj italaj produktoj. En 2008, ŝi stelumis en la filmo A Light Of Passion.

Post La Talpa, ŝi komencis pentri kaj fari kelkajn ekspoziciojn en Milano[1] kaj decidis dediĉi sin al arto.

Post longa vojaĝo al New York City por studi, serio da kolektoj estis eksponitaj en pluraj galerioj, artaj eventoj kaj ekspozicioj. En 2010, ŝi produktis grandegan bovinon por la "Cow Parade 2010", internacia dezajna ekspozicio. Ŝi ankaŭ partoprenis en arta instalo en la Milana Triennale kaj ekspoziciis en soloa elmontro en la Museum of Contemporary Art en Lucca. Kelkajn monatojn post ŝia ekspozicio en Teatro alla Scala, ŝi estis elektita por la internacia pentra Gemlucart de Monaco, kie ŝi komencis sian kunlaboradon kun Opero-Galerio. En decembro 2010, Skira publikigis ŝian unuan katalogon, "Power Pop".

En februaro 2011, la provinco de Milano subtenis la ekspozicion de Ljudmila en la Domo de mondaj kulturoj. En Majo 2011, galerio de Nov-Jorko prezentis Ljudmila-n en la Eating Art festival, kaj ŝiaj verkoj estas ekspoziciitaj en la Crown Fine Art gallery en Soho.

Televido redakti

  • 2001: La sai l'ultima?
  • 2001-2002: Passaparola
  • 2003: Spicy Tg
  • 2005: La talpa (Reality show)
  • 2006: On the Road
  • 2007: Tuning and Fanatics
  • 2007: Reality Game
  • 2008: Modeland

Filmaro redakti

  • 2005: Il viaggio, de Ettore Pasculli - Telefilmo
  • 2006: R.I.S. - Delitti imperfetti, de Alexis Sweet kaj Pier Belloni - Televida miniserio: L'ora del veleno kaj Bella da morire
  • 2006: A Light of Passion, de Ulderico Acerbi - Filmo
  • 2008: Scaccomatto, de Carlo Fumo
  • 2009: L'ispettore Coliandro: Sesso e segreti, de Manetti Bros. - Telefilmo
  • 2009: Un posto al sole d'estate - Sapo-opero: Natasha
  • 2010: Ganja Fiction de Mirko Virgili - Filmo: Luna

Agentejoj redakti

  • Urban Management
  • Gwen Management

Publikaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. "Ludmilla Radchenko: l'arte e la bellezza (Ludmilla Radchenko: art and beauty)", 'BE! Magazine', 20 may 2009. (itale) Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-29. Alirita 2011-10-27.

Eksteraj ligiloj redakti