Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren, BWV 137

Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren (BWV 137) estas eklezia kantato de Johann Sebastian Bach. Li komponis la ĥoral-kantaton en 1725 je Lepsiko por la 12-a dimanĉo post Triunuo kaj unuafoje prezentis ĝin la 19-an de aŭgusto 1725.

Johann Sebastian Bach

Historio kaj teksto redakti

Bach komponis la la ĥoralkantaton en 1725 je Lepsiko por la 12-a dimanĉo post Triunuo dum sia tria jaro en Lepsiko. Per ĝi li kompletigis sian duan kantatociklon, en kiu mankis kantato por ĉi tiu dimanĉo.

La preskribitaj legaĵoj por la dimanĉo estis 2 Kor 3, 4-11, Paŭlo pri la „klareco de la spirito“, kaj Mk 7, 31-37, la sanigo de surdmutulo. La kantatoteksto estas la kvinstrofa kanto de Joachim Neander Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren (1680). La ĝenerala laŭda kaj danka kanto ne rekte rilatas al la legaĵoj. Alie ol je preskaŭ ĉiuj ĥoralkantatoj de la dua ciklo Bach konservis la vortojn senŝanĝe. To -ci kaj la festa okupado per trumpetoj kaj timbaloj supozigas direktiston John Eliot Gardiner, ke oni la kantis la kantaton ankaŭ dum la diservo okaze de la konsilantara baloto.[1] Bach uzis en 1729 la finan ĥoralon, transponitan al D-maĵoro, por fini la geedziĝfestan kantaton Herr Gott, Beherrscher aller Dinge, BWV 120a.[2]

Ensemblo kaj movimentoj redakti

La kantato estas solene okupata per kvar kantsolistoj (soprano, aldo, tenoro kaj baso), kvarvoĉa ĥoro, tri trumpetoj, timbaloj, du hobojoj, du violonoj, vjolo kaj kontinua baso.

  1. ĥoro: Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren
  2. ario (aldo): Lobe den Herren, der alles so herrlich regieret,
  3. ario (soprano, baso): Lobe den Herren, der künstlich und fein dich bereitet
  4. ario (tenoro): Lobe den Herren, der deinen Stand sichtbar gesegnet
  5. ĥoralo: Lobe den Herren, was in mir ist, lobe den Namen!

Muziko redakti

Kiel observas Alfred Dürr kaj Gardiner, ne nur la teksto, sed ankaŭ la melodio de la ĥoralo ĉiam estas prezenta. La kantato havas simetrian strukturon. En la angulaj movimentoj la melodio kuŝas en la soprano, en la dua movimento ĝin kantis la aldo, en la kvara movimento ĝin ludas la trumpeto kiel firman kanton kun la ario. En la centra kaj plej intima movimento, dueto de soprano kaj baso, la temaj kapoj de la kantvoĉoj kaj de la akompanaj instrumentoj estas deduktitaj de ĝia komenco.[1] La melodio atingas post nekutima komenca parto de kvin taktoj komence de la finparto sian supron, kiun Bach diversmaniere akcentas.

En la komenca ĥora movimento trumpetoj, hobojoj kaj arĉinstrumentoj ludas konĉerton, la soprano kantas la firman kanton, antaŭate respektive per la malsupraj voĉoj en imita tonmetaĵo pri la instrumente prezentitaj motivoj. La vortoj „Kommet zu Hauf, Psalter und Harfen, wacht auf“ [Alvenu amase, vekiĝu psalterioj kaj harpoj] estas reliefigita per homofonia tonmetaĵo.[1]

En la dua movimento unu violono akompanas la ornamitan ĥoralmelodion. Bach transskribis ĉi tiun movimenton por orgeno, metante la ĥoralmelodion en la pedalaron kaj registrita per kvarfuta registro, dum kiam la du manualoj ludas la violonan kaj basan melodiojn. Li donis al ĉi tiun aranĝaĵo adventan tekston kaj la titolon „Kommst du nun, Jesu, vom Himmel herunter auf Erden“ kaj enigis ĝin en la Schübler-Ĥoralojn.

Kontrastege al la C-maĵoro kaj G-maĵoro la centra dueto, en kiu ankaŭ duetas la du devigaj hobojoj, staras en e-minoro. Nekutime en ĝi la unua parto eksonas tri pluajn fojojn, nur la vortoj „In wieviel Not“ [En kiom da mizero] estas interpretataj per kromatisma malsupriĝo.[1]

La kvara movimento staras en a-minoro, sed al tiu la trumpeto ludas la ferman kanton en C-maĵoro.[1] Simile Bach pli malfrue envolvis en la fina ĥoraĵo de sia kristnaska oratorio la dorian ĥoralon en konĉerton D-maĵoran. Ankaŭ la sendependa kantvoĉo citas kelkfoje partojn de la ĥorala melodio. La vortojn „Denke daran“ [pensu pri tio] emfazas devojiĝa motivo.

Bach metis la finan ĥoralon pompa por kvar kantvoĉoj kaj tri sendependaj trumpetovoĉoj.

Referencoj redakti

Sonregistraĵoj redakti

  • Bach Made in Germany Vol. 1 – Cantatas VII. Günther Ramin, Thomanerchor, Gewandhausorchester Leipzig, solistoj de Thomanerchor, Helmut Krebs, Franz Kelch, Eterna 1953
  • J. S. Bach: Cantatas BWV 137 & BWV 190. Hans Thamm, Windsbacher Knabenchor, Consortium Musicum, Teresa Żylis-Gara, Ingeborg Ruß, Peter Schreier, Franz Crass, EMI 1966
  • Les Grandes Cantates de J.S. Bach Vol. 27. Fritz Werner, Heinrich-Schütz-Chor Heilbronn, Pforzheimer Kammerorchester, Ingeborg Reichelt, Barbara Scherler, Friedrich Melzer, Bruce Abel, Erato 1973
  • Bach Cantatas Vol. 4 – Sundays after Trinity I. Karl Richter, Münchener Bach-Chor, Münchener Bach-Orchester, Edith Mathis, Julia Hamari, Peter Schreier, Dietrich Fischer-Dieskau. Archiv Produktion, 1977.
  • Die Bach Kantate Vol. 10. Helmuth Rilling, Gächinger Kantorei, Bach-Collegium Stuttgart, Arleen Augér, Gabriele Schreckenbach, Adalbert Kraus, Walter Heldwein. Hänssler, 1982.
  • Bach Made in Germany Vol. 4 – Cantatas IV. Hans-Joachim Rotzsch, Thomanerchor, Neues Bachisches Collegium Musicum, Arleen Augér, Ortrun Wenkel, Peter Schreier, Theo Adam. Eterna, 1982.
  • J. S. Bach: Das Kantatenwerk – Sacred Cantatas Vol. 2. Nikolaus Harnoncourt, Tölzer Knabenchor & Chorus Viennensis, Concentus Musicus Wien, Solist der Tölzer Knabenchor, Paul Esswood, Kurt Equiluz, Albert Hartinger. Teldec, 1983.
  • Bach Edition Vol. 19 – Cantatas Vol. 10. Pieter Jan Leusink, Holland Boys Choir, Netherlands Bach Collegium, Marjon Strijk, Sytse Buwalda, Knut Schoch, Bas Ramselaar. Brilliant Classics, 2000.
  • Bach Cantatas Vol. 6: Köthen/Frankfurt. John Eliot Gardiner, Monteverdi Choir, English Baroque Soloists, Katharine Fuge, Robin Tyson, Christoph Genz, Peter Harvey. Soli Deo Gloria, 2000.
  • J. S. Bach: Complete Cantatas Vol. 18. Ton Koopman, Amsterdam Baroque Orchestra & Choir, Johannette Zomer, Christoph Prégardien, Klaus Mertens. Antoine Marchand, 2002.
  • J. S. Bach: Cantatas Vol. 40. Masaaki Suzuki, Bach Collegium Japan, Yukari Nonoshita, Robin Blaze, Makoto Sakurada, Peter Kooij. BIS, 2007.
  • Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren. Rudolf Lutz, ĥoro kaj orkestro de la J. S. Bach-Fondaĵo, Miriam Feuersinger, Claude Eichenberger, Johannes Kaleschke, Markus Volpert. Martin Johann Stähli (Reflexion). DVD. Gallus-Media, 2010.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti