Marĉotroglodito

(Alidirektita el Longbeka cistotoro)

La Marĉotroglodito, Longbeka cistotoroLongbeka marĉotroglodito, (Cistothorus palustris) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas foje nomata Longbeka cistotoro por distingi ĝin el la Mallongbeka cistotoro, konata ankaŭ kiel Mallongbeka marĉotroglodito.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉotroglodito

Marĉotroglodito
Marĉotroglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Cistothorus
Specio: C. palustris
Cistothorus palustris
(Wilson, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj ventro kaj flankoj kaj blankaj gorĝo kaj brusto. La dorso estas nigra (malkutime ĉe trogloditedoj) kun blankaj strioj. Ili havas malhelan (brunnigra) kronon kun blanka linio superokula kaj mallonga maldika beko. La flugilplumoj kaj vosto (kutime levata) estas malhele striitaj.

La kanto de la masklo estas laŭta pepado uzita por sciigi posedon de teritorio; okcidentaj maskloj havas plei varian kantaron.

La reprodukta habitato de la Marĉotroglodito, kiel ties nomo sugestas, estas marĉoj kun alta kreskaĵaro kiaj tifao en Nordameriko. En okcidenta Usono, kelkaj birdoj estas loĝantaj birdoj. Aliaj birdoj migras al marĉoj kaj salmarĉoj de suda Usono kaj Meksiko.

Tiuj birdoj manĝas aktive en vegetaĵaro, foje ekflugsaltante por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ araneojn kaj helikojn.

La nesto estas ovoforma bulko ligita al marĉoplantaro, kun flanka enirejo. La ino demetas kutime 4–6 ovojn, kvankam tiu nombro povas gami el 3 al 10.[1] La masklo konstruas multajn neuzatajn nestojn en sia teritorio; li povas pikorompi ovojn de aliaj birdoj nestumantaj najbare.

Tiu birdo estas ankoraŭ komuna, kvankam ties nombroj malpliiĝis pro perdo de taŭga humideja habitato. Sekigado de marĉoj povas kaŭzi lokan formorton. Ankoraŭ tiu specio estas tiom disvastigata ke oni povas konsideri ĝin Ne Minacata laŭ la kriterioj de la IUCN.

Referencoj redakti

  1. All About Birds: Marsh Wren. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2008-07-20.

Eksteraj ligiloj redakti