La Longbeka milvo, Helicolestes hamatus,[1][2] estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ la aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka milvo
Longbeka milvo
Longbeka milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Helicolestes
Specio: H. hamatus
Helicolestes hamatus
(Temminck, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Helicolestes hamatus, ilustraĵo de Huet en Temminck Nouveau el la verkaĵo planches coloriées d'oiseaux, 1838.

Ĝi troviĝas ĉe akvo en arbaraj partoj de tropika norda kaj centra Sudameriko, kaj en malproksima orienta Panamo.

Ambaŭ seksoj estas similaj al masklo de Helikomilvo, kaj krome la Longbeka milvo estis ofte inkludata en sama genro, Rostrhamus. Plenkreskuloj estas ĉiam malhelgrizaj kaj havas flavajn okulojn, ruĝecoranĝajn vaksaĵon, bridojn kaj krurojn kaj nigran bekon kun supra makzelo ege longa, svelta kaj hokoforma, kio nomigas la specion. La tute malhela vosto estas rimarkinde pli mallonga ol ĉe la Helikomilvo. Nematuruloj similas al plenkreskuloj, sed havas brunecajn okulojn kaj tri (inkl. pinton) mallarĝajn blankajn zonojn en vosto. La bazo de flugilplumoj estas iom pli helaj ol la cetero de la plumaro.

Kiel ĉe la Helikomilvo, la ne kutima hokegoforma beko estas adapto manĝi akvajn helikojn, kaj dum ĝi foje prenas krabojn, ĝi manĝas ĉefe helikojn el la genro Pomacea.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti