Loretto (Burgenlando)

komunumo de Aŭstrio
(Alidirektita el Loretto (Burgenland))

Loretto, hungare Lorettom, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 475 loĝantoj.

Loretto
la komunuma baziliko
la komunuma baziliko
la komunuma baziliko
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2443
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 475  (2018) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 55′ N, 16° 31′ O (mapo)47.91527777777816.516944444444Koordinatoj: 47° 55′ N, 16° 31′ O (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 23,8 km² (2 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Loretto (Aŭstrio)
Loretto (Aŭstrio)
DEC
Loretto
Loretto
Situo de Loretto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loretto, Burgenland [+]
vdr

Situo redakti

La vilaĝo situas inter montetoj. Eisenstadt troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj vivis tie. Apude oni minis feron. En 1644 tiama bienestro Rudolf Stotzingen portis kopian statuon el Loreto (Italio). Poste en 1651 abatejo kaj preĝejo konstruiĝis danke al Francisko Nádasdy (politikisto). En 1683 la turkoj detruis ĉion. La loĝantaro poste suferis de armeo de Francisko Rákóczi la 2-a, ĉar ili apogis la Habsburgojn. En 1910 281 da loĝantoj loĝis tie, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Lorettom apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio. En 1945 la Ruĝa Armeo forrabis ankaŭ la sanktajn lokojn.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti