La lotusozizifo [1] (Ziziphus lotus) estas palearktisa arbedo el la familio de ramnacoj, hejma en la sudoriento de Hispanujo (Almeria kaj Murcia regionoj), en sahara Nordafriko kaj en Arabujo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lotusozizifo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Zizifo Ziziphus
Ziziphus lotus
(L.) Lam.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi povas atingi altecon de 2–5 m, kun brilantaj verdaj folioj kiuj longas ĉirkaŭ 5 cm. La manĝebla frukto estas sferforma malhele flava drupo kun diametro de 1-1,5 cm, nomata nabk. Komunaj arabaj nomoj estas sidr, rubeida ("laŭ ĝia kaŭranta arbedo-pinto"), nbeg en Tunizio kaj annab en Libano [2].

Ĝi estas intense parenca de jujubzizifo (Ziziphus zizyphus), kaj ofte konsiderata kiel la "Lotus-arbo" el la Helena mitologio [3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 692
  2. Amots Dafni, Shay Levy, Efraim Lev (2005). “The ethnobotany of Christ's Thorn Jujube (Ziziphus spina-christi) in Israel”, Journal of Ethnobiology and Ethnomedicine 1 (8), p. 8. doi:10.1186/1746-4269-1-8. Alirita 2010-06-05.. 
  3. Herodoto, Historioj, Libro IV, 177.