Lotzwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lotzwil (stacidomo).
Lotzwil
Blazono de Lotzwil
Blazono de Lotzwil
Blazono de Lotzwil
Reformita preĝejo de Lotzwil
Reformita preĝejo de Lotzwil
Reformita preĝejo de Lotzwil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 11′ 30″ N 7° 47′ 35″ O / 47.19167 °N, 7.79306 °O / 47.19167; 7.79306 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 30″ N 7° 47′ 35″ O / 47.19167 °N, 7.79306 °O / 47.19167; 7.79306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2477
Areo 6,21 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 4932
Komunumkodo 0331
Mapo de Lotzwil
Mapo de Lotzwil
Mapo de Lotzwil
vdr


Pri la komunumo redakti

Lotzwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2477 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Lotzwil situas en la Svisa Mezlando sude de la urbo Langenthal, ambaŭflanke de la rivero Langete. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lotzwil kaj Gutenburg, kaj la setlejoj Chleiholz kaj Eichi

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,21 km², de kiuj 36,2% estas kovritaj de arbaro, 47,5% servas por agrikulturo kaj 15,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lotzwil limas en nordo al Langenthal, en oriento al Obersteckholz, en sudoriento al Busswil ĉe Melchnau, en sudo al Madiswil, en sudokcidento al Rütschelen, kaj en okcidenton al Bleienbach.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 244 de Langenthal al Huttwil kaj paralele al ĝi fervojlinio. La stacidomo de Lotzwil per la regionaj fervojlinioj S6 kaj S7 estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 12 kilometrojn norde apud Rothrist.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lotzwil datiĝas el la jaro 1194 kiel Locewillare. Dum mezepoko en Lotzwil bienposedantoj estis la Monaĥejo Sankt-Urban kaj la Komandorejo Thunstetten. Regis en Lotzwil dum mezepoko unue la Senjoroj de Langenstein. Post pluraj posedantoŝanĝoj en la jaro 1431 ĝi estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu ĝin kunigis kun Gutenburg, Kleindietwil, Rütschelen, Thörigen kaj Bettenhausen al la Voktejo Lotzwil, kiun administris membro de la konsilio de Burgdorf. La alta jurisdikcio apartenis al la Voktejo Wangen, inter kiu kaj Burgdorf en la 17-a kaj 18-a jarcento regis kvereloj pri la malalta jurisdikcio en Lotzwil. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la Voktejo Lotzwil estis malfondita kaj atribuita al la helveta distrikto Langenthal. En la jaro 1803 Lotzwil estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Supra Argovio. [2]

Partnerkomunumo redakti

Partnerkomunumo de Lotzwil estas Větřní en Ĉeĥio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti