Love & Friendship estas historia komedia filmo de 2016 verkita kaj reĝisorita de Whit Stillman. Bazita sur la leternovelo Lady Susan de Jane Austen, verkita ĉirkaŭ 1794, en la filmo stelulas Kate Beckinsale, Chloë Sevigny, Xavier Samuel, kaj Emma Greenwell. La filmo sekvas la historion de ĵusa vidino Lady Susan en siaj kuraĝaj kaj kalkulemaj agadoj por atingi taŭgajn riĉajn edzojn kaj por sia filino kaj por si mem. Kvankam adaptita el Lady Susan, la filmo estis produktorita fakte el la titolo de la juna verko de Austen Love and Freindship.

Love & Friendship
filmo
Originala titolo Love and Friendship
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 13 maj. 2016, 29 dec. 2016, 23 sep. 2016
Ĝenro romantika komedio, historifilmo, filmo bazita sur romano
Reĝisoro(j) Whit Stillman
Scenaro Whit Stillman
Loko de rakonto Anglio
Rolantoj Kate Beckinsale • Xavier Samuel • Emma Greenwell • Morfydd Clark • Jemma Redgrave • Tom Bennett • James Fleet • Justin Edwards • Jenn Murray • Stephen Fry • Chloë Sevigny
IMDb
vdr

La filmo premieris en la Filmfestivalo de Sundance de 2016. Elsendita en kinejoj la 13an de Majo, 2016, fare de Roadside Attractions kaj Amazon Studios en Nordameriko,[1] la filmo ricevis kritikan laŭdon kaj estis biletvenda sukceso en Nordameriko, kvankam ĝi ne estis amplekse elsendita (pinte en 826 kinejoj en sia dua semajno).[2]

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • Kate Beckinsale kiel Lady Susan Vernon
  • Chloë Sevigny kiel Alicia Johnson
  • Xavier Samuel kiel Reginald DeCourcy
  • Stephen Fry kiel Mr. Johnson
  • Emma Greenwell kiel Catherine DeCourcy Vernon
  • Morfydd Clark kiel Frederica Vernon
  • James Fleet kiel Sir Reginald DeCourcy
  • Jemma Redgrave kiel Lady DeCourcy
  • Tom Bennett kiel Sir James Martin
  • Justin Edwards kiel Charles Vernon
  • Jenn Murray kiel Lady Lucy Manwaring
  • Lochlann O'Mearáin kiel Lord Manwaring
  • Sophie Radermacher kiel Miss Maria Manwaring
  • Kelly Campbell kiel Mrs. Cross
  • Conor MacNeill kiel juna pastro
 
Newbridge Estate en Irlando, kio utilis kiel filmejo.

Notoj redakti

  1. "Love & Friendship (2016)". Box Office Mojo. Alirita la 29an de Marto 2021.
  2. "Love & Friendship (2016)". The Numbers. Alirita la 29an de Marto 2021.

Bibliografio redakti

  • Austen, Jane; Eld. Peter Washington (1996). Sanditon and Other Stories. New York: Alfred A. Knopf.

Eksteraj ligiloj redakti