Kathrin „Kate“ Romany BECKINSALE (naskiĝis la 26-an de julio 1973 en Londono) estas brita aktorino.

Kate Beckinsale
Beckinsale en Comic-Con (2011)
Beckinsale en Comic-Con (2011)
Persona informo
Kate Beckinsale
Naskonomo Kathrin Romany Beckinsale
Naskiĝo 26-an de julio 1973 (1973-07-26) (50-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Godolphin and Latymer School • Nova Kolegio vd
Familio
Patro Richard Beckinsale vd
Patrino Judy Loe vd
Gefratoj Samantha Beckinsale vd
Edz(in)o Len Wiseman (2004-2016)
Amkunulo Michael Sheen vd
Infanoj Lily Mo Sheen vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • modelo vd
Aktiva dum 1991 ĝis hodiaŭ
Verkado
Verkoj Absolutely Anything ❦
Serendipity ❦
Underworld vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Beckinsale estas filino de brita televida aktorino Richard Beckinsale kaj Judy Loe kaj pli juna fratino de aktorino Samantha Beckinsale. Ŝia patro mortis en 1979 en aĝo de 31 jaroj. Post studfino, ŝi komencis sian karieron kiel aktorino. En 1991 ŝi ludis en televida filmo pri la dua mondmilito, kio ŝin igis konata en Britio. Ĉe fino de 2006, la filmo estis prezentata ankaŭ en la Usono. Post tiu unua sukceso, Beckinsale studis en la Oksforda Universitato francan kaj rusan literaturojn.

Dum sia unua studjaro en Oksfordo, Beckinsale ludis en filmo de Kenneth Branagh, la Much Ado About Nothing, filmigon de la samnoma komedio de William Shakespeare. Tiu filmo helpis ŝin por pluaj ludoj en kinofilmoj, en kiuj ŝi ludis apud la studado. La lastan studjaron ŝi pasigis en Parizo, kie ŝi konatiĝis kun la franca literaturo. Ŝi decidis tie rompi la studadon post tri jaroj kaj koncentri je kariero kiel aktorino. Ekde tiam ŝi ludis en multaj gravaj kinofilmoj, sed ankaŭ en televidaj filmoj kaj teatraĵoj.

Post kelkaj filmoj, ŝi ŝanĝis loĝejon al Usono, kie ŝi akiris la unuan trarompon ne per Pearl Harbor, sed per sia unua agfilmo, la Underworld, kaj ties daŭrigo Underworld: Evolution. En la filmo Aviator - pri la vivo de Howard Hughes -, rolludis ŝi unu de la plej gravaj iamaj stelulinoj de Holivudo, Ava Gardner.

Personaĵoj redakti

Ŝi geedziĝis en 2004 kun la reĝisoro Len Wiseman, kun kiu ŝi konatiĝis dum la scenlaboroj de Underworld. Ŝi havas filinon kun aktoro Michael Sheen, naskita en 1999.

En 2009, la legantoj de usona magazino Esquire elektis ŝin al plej alloga virino (Sexiest Woman Alive).

 
Beckinsale en San Sebastian (2005)

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo
1993 Much Ado About Nothing Hero
1994 Prince of Jutland Ethel
1994 Uncovered Julia
1995 Cold Comfort Farm Flora Poste
1995 Marie-Louise ou la Permission Marie-Louise
1995 Haunted Christina Mariell
1997 Shooting Fish Georgie
1998 The Last Days of Disco Charlotte Pingress
1999 Brokedown Palace Darlene Davis
2000 The Golden Bowl Maggie Verver
2001 Pearl Harbor (filmo) Nurse Lt. Evelyn Johnson
2001 Serendipity Sara Thomas
2002 Laurel Canyon Alex Elliot
2003 Underworld Selene
2003 Tiptoes Carol
2004 Van Helsing Anna Valerious
2004 Van Helsing: The London Assignment Queen Victoria
2004 The Aviator Ava Gardner
2006 Underworld: Evolution Selene
2006 Click Donna Newman
2007 Snow Angels Annie Marchand
2007 Vacancy Amy Fox
2008 Winged Creatures Carla Davenport
2008 Nothing but the Truth Rachel Armstrong
2009 Underworld: Rise of the Lycans Selene
2009 Whiteout Carrie Stetko
2009 Everybody's Fine Amy Goode
2011 Underworld: Endless War Selene
2012 Contraband Kate Farraday
2012 Underworld: Awakening Selene
2012 Total Recall Lori Quaid
2013 The Trials of Cate McCall Cate McCall
2014 Stonehearst Asylum Eliza Graves
2014 The Face of an Angel Simone Ford
2015 Absolutely Anything Catherine West
2016 Love & Friendship Lady Susan Vernon
2016 The Disappointments Room Dana
2016 Underworld: Blood Wars Selene
2017 The Only Living Boy in New York Johanna
2018 Farming Ingrid Carpenter
TBA El Tonto TBA
TBA Jolt Lindy

Televido redakti

Jaro Titolo Rolo
1991 Devices and Desires Juna Alice Mair (voĉo)
1991 One Against the Wind Barbe Lindell
1992 Rachel's Dream Rachel
1993 Anna Lee Thea Hahn
1996 Emma Emma Woodhouse
1998 Alice Through the Looking Glass Alice
2019 The Widow Georgia Wells

Videoludoj redakti

Jaro Titolo Voĉo
2004 Underworld: The Eternal War Selene, a Vampire-Corvinus Strain Hybrid Dealer (Knight / Herald) Death
2004 Van Helsing Anna Valerious / Vampirĉasisto
2014 The Elder Scrolls Online Reĝino Ayrenn

Teatro redakti

Jaro Titolo Voĉo
1995 The Seagull Nina Zarechnaya
1996 Sweetheart Toni
1996 Clocks and Whistles Anne

Eksteraj ligiloj redakti