Lubāna

urbo en Latvio

Lubāna - jen latve, historie ankaŭ germane Lubahn - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Madona kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Aiviekste. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 42 km de Madona kaj 206 km de Rigo.[1]

Lubāna
germane Lubahn
Urbo
Urbocentro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lubāna
Lando Latvio Latvio
Municipo Madona
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Aiviekste
Supermara alteco 95 m s. m.
Koordinatoj 56° 54′ 00″ N 26° 43′ 00″ O / 56.90000 °N, 26.71667 °O / 56.90000; 26.71667 (mapo)
Areo 4,5 km² (450 ha)
Loĝantaro 1 511 (29.01.2021)
Denseco 335,78 loĝ./km²
Urborajtoj 1992
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4830
Vikimedia Komunejo: Lubāna
Retpaĝo: lubana.lv

Historio redakti

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Ĉefepiskopejo de Rigo. La setlejo unue estis menciita en la 13-a jarcento,[2] la kastelo Lubāna (germane Lubahn) en 1455. La kastelo iĝis forlasita post la Livonia Milito kaj kolapso de Livonio en la 16-a jarcento. La setlejo situis proksime de la centro de la antaŭa Lubāna grandbieno, kiu situis sur la dekstra bordo de la Aiviekste. Dum la sveda Vidzeme periodo, en 1643 la Lubāna paroĥo estis menciita.

Lubāna estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la setlejo estis inkludita en la Respubliko de Latvio. Fakte, la potenco de Latvio estis establita ĉi tie en 1919.

En 1935, la Madona-Lubāna fervojsekcio estis konstruita (pasaĝera trafiko estis ĉesigita en 1963, vartrafiko estis fermita en 1990), aliflanke, la tuta laŭplana linio de Rigo ĝis Kārsava ne povus esti konstruita.

En 1944, la vilaĝo parte estis detruita en la bataloj de Dua Mondmilito.

En 1958 al Lubāna estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (poste - urbvilaĝo).[2] En 1992, al Lubāna estis koncedita urborajtoj.

Geografio redakti

La urbo situas en norda parto de la Orienta Latvia malaltebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -7°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]

Transporto redakti

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P83 (Lubāna-Dzelzava) kaj P82 (Lubāna-Jaunkalsnava), lokaj vojoj estas V842 (Lubāna-Upatnieki) kaj V843 (Lubāna-Barkava).

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 467 personoj sur areo de 4,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 329 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro redakti

Jaro Homoj[2][4]
1935 653
1967 3100
2000 1994
2021 1485

Etna strukturo redakti

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 1994 1895 (95%) 62 (3%) 15 (1%) 13 (1%) 1 (0%) 1 (0%) 7 (0%)
2021 1485 1427 (96%) 30 (2%) 5 (0%) 6 (0%) 1 (0%) 4 (0%) 12 (1%)

Vidindaĵoj redakti

  • Centro de metio, turismo kaj kultura heredaĵo
  • Vinfarejo
  • Katolika kaj lutera preĝejo
  • Naturvojo laŭ Aiviekste[5]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 432.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv
  5. VisitMadona. Lubāna (latve)

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Lubāna en Vikimedia Komunejo