Lucille Bogan

afrikusona kantaŭtoro, inter la unuaj kiuj registris

Lucille Bogan (1a de Aprilo, 1897 – 10a de Aŭgusto, 1948)[1] estis afrikusona kantaŭtoro, inter la unuaj kiuj registris. Ŝi estas memorita ankaŭ laŭ la pseŭdonimo Bessie Jackson. La muzikkritikisto Ernest Borneman asertis ke estis unu el "la tri grandulinoj de bluso", kun Ma Rainey kaj Bessie Smith.[2] Multaj el la kantoj de Bogan estis uzitaj de postaj muzikistoj kaj de bluso kaj de ĵazo, kiel Buddy Guy, B. B. King, kaj Sonny Boy Williamson.[3]

Lucille Bogan
Persona informo
Naskonomo Lucille Anderson
Naskiĝo 1-an de aprilo 1897 (1897-04-01)
en Amory
Morto 10-an de aŭgusto 1948 (1948-08-10) (51-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Lincoln Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
vdr

Multaj el ŝiaj kantoj estis laŭenhave klare seksemaj, kaj ŝi estis ĝenerale konsiderata kiel muzikisto ene de la nomita malpura bluso.[2] Inter la temo de ŝiaj kantoj estas drinkado, sekso, prostituado kaj aliaj.

Notoj redakti

  1. Doc Rock. "The 1950s and Earlier". TheDeadRockStarsClub.com. [1] Alirita la 3an de Junio 2018.
  2. 2,0 2,1 Russell, Tony. (1997) The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books, p. 94. ISBN 1-85868-255-X.
  3. Wheeler, Lorna (2004). "Shave'Em Dry: Lucille Bogan's Queer Blues". Transgression and Taboo: Critical Essays. Messier and Batra, eds. CCA-CPP. p. 161. (ISBN 0-9729471-2-4).

Bibliografio redakti

  • Herzhaft (Gerard) - Encyclopedia of the blues. 2a eld.- Arkansas Press, 1997