Lusi Harmon

(Alidirektita el Lucille C. Harmon)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lucille C. HARMON - ofte literumata Lusi Harmon - estas usona esperantistino, kiu dum pluraj jardekoj funkciis kiel estrarano de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko, nun nomata ankaŭ Esperanto-USA. Ŝi estas la edzino de William R. Harmon. La paro vivis en San Pablo, norda Kalifornio kaj havas familion de tri filoj, sep genepoj kaj dek pragenepoj. Lusi naskiĝis je Kristnasktago en 1931. Ŝi estas aktiva ankaŭ en WILPF (Virina Internacia Organizo por Paco kaj Libereco). Ŝi estis instruistino dum multaj jaroj, laste en Berkeley. Post emeritiĝo kiel instruistino, ŝi estis vojaĝagento speciale por esperantistoj kaj membroj de la sindikato de instruistoj CFT, kaj tiukaze administre gvidis la Esperanto-Vojaĝservon. Ŝi estis membro de la gvida komitato de Universala Esperanto-Asocio kaj sidis en kunsidoj reprezentante usonajn esperantistojn ĉe la jarkunveno de UEA. Ŝi estas Honora Membro de la Usona nacia Esperanto-organizaĵo Esperanto-USA. Lusi magistriĝis pri psikologio.

Lusi Harmon
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1931 (1931-12-25) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o William R. Harmon
Okupo
Okupo esperantisto
vdr