Lucy estas franca sciencfikcia filmo de 2014 verkita kaj reĝisorita de Luc Besson kaj produktita de Virginie Besson-Silla. Ĝi estas anglalingva filmo filmita en Tajpeo, Parizo kaj Novjorko. La ĉefrolantoj estas Scarlett Johansson, Morgan Freeman, Choi Min-sik kaj Amr Waked. Johansson ĉefrolas kiel virino, kiu akiras psikokinetajn kapablojn kiam psikedela drogo estas absorbita en ŝian sangon.[1]

Lucy
filmo
Originala lingvo angla lingvo • korea lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 25 jul. 2014, 31 jul. 2014, 6 aŭg. 2014, 7 aŭg. 2014, 8 aŭg. 2014, 13 aŭg. 2014, 14 aŭg. 2014, 21 aŭg. 2014, 22 aŭg. 2014, 29 aŭg. 2014, 4 sep. 2014, 18 sep. 2014, 25 sep. 2014, 28 aŭg. 2014, 7 aŭg. 2014, 20 aŭg. 2014, 24 okt. 2014
Ĝenro sciencfikcia filmo, agfilmo, junulina-pafila agfilmo, biopunk, sciencfikcio, filma dramo
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Virginie Silla
Scenaro Luc Besson
Filmita en Tajpeo • Cité du Cinéma • Porte d'Aval • Taipei 101 • Regent Taipei • Flughaveno Berlino-Tegel • Val-de-Grâce • Strato Rivoli • Internacia Flughaveno Taŭjŭan • Club Myst • Bangka Lungshan Temple • Yongle Fabric Market • Former Taipei Railway Workshop • Tri-Service General Hospital • Heping Road • Dunhua South Road • Parizo • Tajvano
Loko de rakonto TajpeoParizo • avenue Carnot • Strato RivoliAnglio
Muziko de Éric Serra
Rolantoj Scarlett Johansson • Morgan Freeman • Choi Min-sik • Amr Waked • Julian Rhind-Tutt • Pilou Asbæk • Mason Lee • Lio Tipton • Frédéric Chau • Claire Tran • Jan Oliver Schroeder • Cédric Chevalme • Loïc Brabant • Julien Personnaz • Renaud Cestre • Zaizai Lin • Ken Lin • Luca Angeletti • Nicolas Phongpheth • Pierre Grammont • Pierre Poirot • Hsing Feng • Bertrand Quoniam • Pascal Loison • Wolfgang Pissors • Isabelle Cagnat • Sifan Shao • Sharon Kao • Christophe Tek • Samuel Churin • Michèle Raingeval • Hsu Hao-Hsiang • Liu Hsieh-Min • Tseng Sheng-En • Huan Jhih-Cyuan • Frank Ma • Paul Chan • François Legrand • Bob Martet • Alexis Rangheard • Tonio Descanvelle • Alessandro Giallocosta • I Cheng-Sheng • Mohammad Aslam Ansari • Kanneti Sae Han • Chou Chung-Wei • Pierre Gérard • Chloe Wang • Matthew Bravais • Thibault Segouin • Claire Zaniolo • Christophe Lavalle • Sandra Abouav
Produktinta firmao EuropaCorp
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

25-jara usona Lucy studas en Tajpeo, Tajvano, kaj estas trompita de sia nova koramiko Richard por laboradi kiel mulon. Lucy liveras pakaĵon al drogkomercisto Jang enhavanta kvar pakaĵetojn da CPH4, tre valora sinteza drogo.

Poste saketo kun la drogo estas perforte kudrita en sian abdomenon por transporti la drogon al Eŭropo. Dume ŝi estas piedbatita en la stomako, rompante la sakon kaj liberigante grandan kvanton de la drogo en sian sistemon. Ŝi akiras ĉiam pli plibonigitajn fizikajn kaj mensajn kapablojn, kiel telepatio, telekinezo, mensa tempovojaĝo kaj la kapablo ne senti doloron. Ŝi ankaŭ fariĝas senkompata kaj senemocia. Uzante siajn novajn kapablojn, ŝi mortigas siajn kaptantojn kaj eskapas.

Lucy komencas esplori sian staton kaj kontaktas scienciston Samuel Norman, kies esplorado eble estas la ŝlosilo por savi ŝin. Post kiam Lucy parolas kun Norman kaj provizas pruvon de siaj evoluintaj kapabloj, ŝi flugas al Parizo kaj kontaktas lokan polican kapitanon, Pierre Del Rio, por helpi ŝin trovi la ceterajn tri paketojn de la drogo.

En la laboratorio de la profesoro, Lucy diskutas la naturon de tempo kaj vivo kaj kiel la homaro distordas la perceptojn de homoj. Post esti injekciita de la tri ceteraj sakoj da CPH4 ŝia korpo ŝanĝiĝas al nigra substanco, kiu komencas disvastiĝi super komputiloj kaj aliaj elektronikaj objektoj en la laboratorio, transformante ilin en venontgeneracian superkomputilon. Ŝi mense komencas spactempan vojaĝon en la pasintecon, fine atingante la plej maljunan malkovritan prapatron de la homaro, Lucy. Dume, Jang eniras la laboratorion kaj direktas pafilon al la kapo de Lucy. Li pafas sed tiam Lucy atingis 100% de sia cerba kapablo kaj malaperas.

Del Rio eniras kaj mortige pafas Jang. Norman prenas nigran poŝmemorilon ofertitan de la superkomputilo, post kio ĝi disiĝas. Del Rio demandas Norman kie estas Lucy, tuj post kio sonas la poŝtelefono de Del Rio kaj li vidas tekstmesaĝon: "Mi estas ĉie." La voĉo de Lucy tiam aŭdiĝas, dirante "La vivo estis donita al ni antaŭ miliardo da jaroj. Nun vi scias, kion fari per ĝi".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Scarlett Johansson kiel Lucy Miller
  • Morgan Freeman kiel Profesoro Samuel Norman
  • Min-sik Choi kiel Jang
  • Amr Waked kiel Kapitano Pierre Del Rio
  • Pilou Asbæk kiel Richard
  • Analeigh Tipton kiel Caroline
  • Nicolas Phongpheth kiel Jii

Referencoj redakti

  1. "Lucy" : Luc Besson casse sa tirelire pour Scarlett (france). Arkivita el la originalo je 2014-08-11. Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti