Ludza

urbo en Latvio

Ludza - jen latve, historie ankaŭ germane Ludsen kaj jide לוצין, Luci - estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Ludza kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 26 km de Rēzekne kaj 263 km de Rigo.[1]

Ludza
germane Ludsen, jide לוצין, Luci
Urbo
Blazono
Oficiala nomo: Ludza
Lando Latvio Latvio
Municipo Ludza
Historia regiono Latgalio
Koordinatoj 56° 32′ 47″ N 27° 43′ 37″ O / 56.54639 °N, 27.72694 °O / 56.54639; 27.72694 (mapo)
Areo 10,5 km² (1 050 ha)
Loĝantaro 7 473 (29.01.2021)
Denseco 711,71 loĝ./km²
Urborajtoj 1777
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5701, 5702
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Ludza
Retpaĝo: ludzasnovads.lv

Historio redakti

La areo ĉirkaŭ Ludza estis loĝata jam en la Mezolitiko (8-aj-5-aj jarcentoj a.K.), kiel pruvas la ostobjektoj trovitaj ĉe la bordo de la lago de Granda Ludzas.

Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto apartenis al la Latgalia lando Lotigola, verŝajne regata de Jersika ŝtato, en la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonia Ordeno. En 1399, la Livonia Ordeno konstruis ŝtonan Ludza kastelon sur la terstrio inter la Granda kaj Malgranda lagoj de Ludzas en la loko de la antaŭa latgala kastelo. En 1481 la rusoj invadis Latgale kaj detruis Ludza kastelo, sed antaŭ 1525 la ordo reestigis la kastelon denove.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Dum la Dua Norda Milito en 1654, la trupoj de la rusa caro Aleksej Miĥajloviĉ ĉirkaŭis la urbon, fosis sub la kastelmuroj kaj okupis Ludza. Dum la sieĝo, la kastelo estis krevigita tiel malbone ke ĝi baldaŭ kolapsis.

En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 Ludza estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio redakti

Urbo situas en la Latgalia altebenaĵo (latve Latgales augstiene).[3] En urbo situas lagoj Granda Ludzas (846,4 ha), Malgranda Ludzas (36,5 ha), Dunakļu (82,7 ha). Lagoj Zvirgzdenes (134,2 ha) kaj Runtortas situas apud la urbolimo.

Averaĝa temperaturo estas -7,5°C en januaro kaj +17 - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 7 640 personoj sur areo de 10,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 730 loĝantoj/km².

Etna strukturo redakti

Etno Homoj
(1989)[4]
% Homoj
(2015)[5]
%
Всего 11853 100,00 8349 100,00
Latvoj 5487 46,29 4825 57,79
Rusoj 5420 45,73 2972 35,60
Belorusoj 331 2,79 197 2,36
Ukrainoj 208 1,75 106 1,27
Poloj 150 1,27 79 0,95
Litovoj 73 0,62 24 0,29
La cetero 184 1,55 146 1,75

Transporto redakti

La ĉefŝoseoj de la urbo estas E22/A12 Rigo-Moskvo, aliaj gravaj ŝoseoj estas P49 Kārsava-Ezernieki kaj P136 Ludza-Zilupe. Lokaj vojoj de la urbo estas V526 Ludza-Stoļerova, V501 Ludza-Kārsava, V597 Ludza-Seļekova-Goliševa kaj V508 Ludza-Seļekova-Briģi. La fervoja stacidomo sur linio Rigo-Moskvo estas en la urbo, en 2022 du persontrajnoj ĉiutage veturas al Rigo.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelruinoj
  • Historia centro
  • Katolika katedralo

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 6-184.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. PopStat. Ethnic composition: 1989 census
  5. PopStat. Ethnic composition: 2015 estimation

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ludza en Vikimedia Komunejo