Luigi Volta
Luigi Volta (naskiĝis la 27-an de julio 1876 en Como, mortis la 7-an de oktobro 1952 en Milano) estis itala astronomo Li estis la nepo de la itala fizikisto Alessandro Volta.
Luigi Volta | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Luigi Volta |
Dato de naskiĝo | 27-a de julio 1876 |
Naskiĝloko | Como |
Dato de morto | 7-a de oktobro 1952 |
Mortoloko | Milano |
Aĝo je morto | 76 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
En 1898 li ricevis diplomon pri matematiko en la Universitato de Pavio. Post mallongaj lernoservoj en Milano, Torino kaj Hejdelbergo, li estis akceptita en la Latituda Internacia Observatorio de Carloforte en Sardio. Tie li faris mezuroj pri terfiziko.
En 1925 li iĝis profesoro en la Universitato de Torino kaj direktoro de la Observatorio de Torino en Pino Torinese ĝis 1941, kiam li transloĝiĝis al Milano, por labori en la observatorioj de Brera kaj de Merate. Elde la observatorio de Torino li malkovris 5 asteroidojn.
Li emeritiĝis en 1951.
Li estis prezidento de la Itala Societo de Astronomio.