Luising, hungare Lovászad [lovAsad] estas iama vilaĝo, nun parto de Heiligenbrunn en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Luising situas laŭ rojo. Güssing troviĝas je 11 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1455 laŭ tiama hungara ortografio "Louazad". La bienoj longe apartenis al abatejo de Ják. La turkoj faris senhoma la komunumon en 1532, kroatoj en 1538 refondis ĝin. En la 18-a jarcento ŝvaboj alvenis kaj en 1773 aperis jam la germana formo „Linsing”. En 1787 loĝis tie 256 homoj en 40 domoj, en 1828 236 homoj en 34 domoj, en 1857 221 homoj en 36 domoj. En 1921 plebiscito okazis, kie la loĝantoj elektis Aŭstrion. Ĝis 1923 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Körmend, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). En 1971 Luising aliĝis al Heiligenbrunn.

Vidindaĵoj redakti