Lully VD
- La mallongigo VD en Lully VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lully. |
Lully estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Lully | |
---|---|
Blazono de Lully | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 30′ 19″ N 6° 27′ 54″ O / 46.50528 °N, 6.46500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 19″ N 6° 27′ 54″ O / 46.50528 °N, 6.46500 °O (mapo) |
Areo | 2,05 km² |
Alteco | 425 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1132 |
Komunumkodo | 5639 |
Situa mapo de Lully | |
Geografio redakti
La komunumo Lully situas sur teraso super la Lago Lemano okcidente de la distriktĉefurbo Morges.La komunumo konsistas el la vilaĝo Lully kaj la setlejo Sécheron.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,05 km², de kiuj 11,7% estas kovritaj de arbaro, 65,9% servas por agrikulturo kaj 20,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Lully limas en nordo al Vufflens-le-Château, en nordnordoriento al Chigny, en oriento al Tolochenaz, en sudo al Saint-Prex, en okcidento al Lussy-sur-Morges, kaj en nordokcidento al Denens.
Trafiko redakti
Tra Lully pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Morges al Bière. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en sudo tra la komunuma teritorio, situas 1 kilometron oriente de la komunumo en Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Lavigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Lully datiĝas el la jaro 1018 kiel Lulliacum, kiam la reĝo Rudolfo de Burgonjo donacis la vilaĝon al la Abatejo Saint-Maurice. En la jaro 1536 ĝi estis akirita de Berno. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio el la iama voktejo fariĝis la Distrikto Morges, al kiu la komunumo apartenas ankoraŭ hodiaŭ. Ek de la 16-a jarcento ĝis 1726 Lully apartenis al Vufflens-le-Château. En la jaro 1746 la familio Mayor faris el Lully senjorujon kun propra senjora tribunalo.[3]
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Lully
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lully – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)