Luno (filmo)

Luno estas sciencfikcia filmo el 2009, reĝisorita de Duncan Jones kaj ludita de Sam Rockwell.

Luno
filmo
Originala titolo Moon
Produktadlando Britio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2009
Daŭro 97 minutoj
Ĝenro scienc-fikcio
Kameraado Gary Shaw
Reĝisoro(j) Duncan Jones
Produktisto(j) Stuart Fenegan, Trudie Styler
Scenaro Nathan Parker
Loko de rakonto Luno
Muziko de Clint Mansell
Ĉefrolantoj Sam Rockwell
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Cinesite, Visual Effects Company
Produktinta firmao Liberty Film UK, Lunar Industries, Xingu Films
Distribuo Sony Pictures
Honorigoj Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma) • Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award
IMDb
vdr

La filmo estis antaŭmontre prezentita en la Filmfestivalo de Sundance en januaro 2009. La firmao Sony Pictures Classics distribuis la filmon en Usono kaj Kanado ekde la 12-a de junio 2009. En Italio, ĝi estis antaŭmontre prezentita en la festivalo de Scienceplusfiction la 29-an de novembro 2009 kaj distribuita al kinejoj ekde la 4-a de decembro 2009.

En la originala versio, la voĉo de la roboto "Gerty" estas de Kevin Spacey.

Okazintaĵo redakti

Sam Bell dum tri jaroj laboras ĉe la luna bazo Selene, utiligata por la ekstraktado de Heliumo-3, kiu povas savi la Teron de granda energia krizo. Dum ĉi tiuj tri jaroj, Sam vivis en la bazo, kun la sola kompanio de roboto nomita GERTY, izolita de la komunikado kun la Tero pro paneo, revante pri rerenkonto de la filino kaj edzino. Du semajnojn antaŭ la kontraktplenumo, li ekhavas halucinojn kaj fortajn kapdolorojn; la mensa malklareco farigas fatalan eraron al li, kiu kaŭzas akcidenton dum kiu li vundiĝas. Ŝajne li vekiĝas en la flegejo de la bazo, kun eta amnezio. Sed ĉi tiu "Sam" ekkonscias post nelonge ke okazas io stranga, rimarkas ke GERTY komunikas rekte kun la Centro de la Societo, kaj malkovras ke la roboto malpermesas al li eliri el la bazo. Per ruzo (hipokritante ke la bazo ekstere estas damaĝita) li sukcesas eliri kaj direktiĝas al la ekstraktilo blokiĝinta: ĉi tie li trovas alian sin mem vunditan (tiu kun kiu la filmo startis). La unua Sam, vekiĝinte, entreprenas vojaĝon de konsciado, en kiu li malkovras ke la vivo vivita ĝis nun ne estas la sia, dum li klopodas kompreni ĉu la persono, kiu egalas al li, estas reala aŭ imaga.

La du Sam malkovras ke ambaŭ el ili estas klonoj kaj ke la Societo havas multajn aliajn klonojn (ili estas la kvina kaj la sesa). La tuta memorado de la antaŭa vivo sur la Tero, kiel tiuj pri la filino kaj la edzino, ne estas ilia, sed estas memoraĵoj de la originala Sam Bell.

La Societo, ne konsciante pri la kunvivo de la du klonoj, sendas sur la Luno savteamon, reale komisiita pri la riparo de la ekstraktilo kaj pri la elimino de la korpo de Sam, kiun ili opinias kiel mortinta dum la akcidento.

La du Sam prilaboras planon: ili vekas trian klonon (kiu ne konscias pri la situacio) kaj restartas la komputilon de la roboto (por forviŝi ĝian memoraron pri la antaŭaj tagoj); komence la plano antaŭvidas la mortigon de la tria klono, por meti ĝin tie kie la Societo antaŭvidas trovi la unua Sam, dume la unua Sam reiras al la Tero per la kosmoŝipo uzita por porti Heliumo-3 sur la Tero. Sed la kondiĉo de la unua Sam (kiu devus reiri al Tero) estas tre malbona, ĉar la klonoj estas programitaj por daŭri nur dum la tri jaroj de kontrakto. La dua Sam, portinte la unuan Sam en la lokon de la akcidento, sukcesas do fuĝi de la Luno per la kosmoŝipo. Dum la savteamo eniras en la bazon, la tria Sam estas vekiĝanta.

La filmo finiĝas per tio, kio ŝajnas la voĉoj de multaj malsimilaj diverslingvaj ĵurnalistoj, kiuj parolas pri la situacio sur la Luno per la denunco de la reirinta Sam. Sed lasta voĉo asertas ke ĉi tiu Sam estas aŭ frenezulo aŭ kontraŭleĝa enmigranto, proponante, do, areston de li.

Tradukaĵo redakti

Ekzistas tradukaĵo Arkivigite je 2010-01-31 per la retarkivo Wayback Machine de la subtitoloj por esperantistoj.

Vidu ankaŭ redakti