Luterana malgranda preĝejo (Nyíregyháza)
La luterana malgranda preĝejo estas milda eklezia konstruaĵo en Nyíregyháza (Hungario).
Luterana malgranda preĝejo de Nyíregyháza | |
---|---|
Luterana malgranda preĝejo en Nyíregyháza
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyíregyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Dato de konsekro | 1953 |
Konsekrinto | Lajos Vető |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 80 homoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ekde la 1750-aj jaroj vivis luteranoj en Nyíregyháza. La mesoj okazis en la impona Luterana malnova preĝejo (Nyíregyháza). Ĝuste antaŭ ŝtatiĝo de lernejoj la eklezio aĉetis simplan malgrandan lernejon kun pedagogia loĝejo en la urbo. Ĝi restis plu eklezia posedaĵo spite la ŝtatiĝojn. La necesaj trakonstruoj estis pretaj en 1953, poste la ejo restis hejtebla. Pri tio estas legebla murplateto.
Konstruaĵo redakti
La teretaĝa konstruaĵo ekstere ankaŭ nun similas al lernejo. Ĝi situas en korto, sed la konstruaĵo etendiĝas ankaŭ laŭ la trotuaro. La enirejo funkcias tra la korto. Kelkaj ŝtupoj kuras al la pordo, kie estas porĉo. La fasado estas simetria, apud la enirejo estas po unu blindaj fenestroj. Turo mankas. Meze plej supre kruco reliefas en nivelo de la tegmento.