Luterana malnova preĝejo (Nyíregyháza)

La Luterana malnova (ofte granda) preĝejo estas la plej malnova kaj plej signifa historia monumento en Nyíregyháza (Hungario).

Luterana malnova preĝejo de
Nyíregyháza
Luterana malnova preĝejo en Nyíregyháza
Luterana malnova preĝejo en Nyíregyháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17841786
Specifo
Enhaveco 2000 sidlokoj, 2000 starlokoj
Longo 51 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 1750-aj jaroj Ferenc Károlyi allogis servutulojn al Nyíregyháza por fari la kutimajn agrikultutrajn laborojn. Ili estis plejparte luteranaj slovakoj. Por ili oni aranĝis mesojn en provizora preĝdomo. Ekde 1681 laŭ pli nova leĝo la luteranoj jam rajtis konstrui definitivan preĝejon. Ĝi estis konstruita en mezo de la 1780-aj jaroj sen turo kaj sen ornamaĵoj. La mebloj estis pretaj en 1788. La turo estis konstruita en 1796, en 1825 ĝi estis plialtigita. La sakristio konstruiĝis en 1817. Ĝis 1936 ofte oni konstruis ornamaĵojn - precipe en 1886 - poste ne okazis ŝanĝoj. La orgeno estis farita en 1910. En 1928 oni faris 12 sonorilojn, kiuj muzikas melodion.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ placo. Kelkaj ŝtupoj kuras al la ĉefpordo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Estas ĉefnavo kun po unu flankonavoj. La absido estas oklatera. Interne la muroj estas pentritaj, Gyula Benczúr faris planojn pri la bildoj, la pentradon mem faris pentristaj studentoj kun gvidado de István Gróh. Nur kristanaj simboloj kaj motivoj estis pentritaj. La altaro venis el Baziliko de Máriapócs.

Interne oni aranĝas ankaŭ koncertojn.

Fontoj redakti

Luterana malnova preĝejo de Nyíregyháza
 
Ĉefpordo
 
12 sonoriloj
 
Ornama fenestro
 
Absido
 
Flankopordo
 
Navo
 
Sakristio
 
Blinda fenestro
 
Sakristia pordo