Luterana preĝejo (Csorna)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento ekde 2006 en urbo Csorna (Hungario).

Luterana preĝejo de
Csorna
Luterana preĝejo en Csorna
Luterana preĝejo en Csorna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csorna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Dato de konsekro 1930
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Konstruado 19291930
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la kontraŭturkaj bataloj supozeble vivis luteranoj en Csorna, sed pri ili plene mankas informoj. En la pli postaj jarcentoj en la kampurbo la katolika eklezio havis grandan influon, tial la kelkaj luteranoj havis diservojn en Farád. La luterana filio de Csorna estis fondita nur en 1926. Ili aĉetis harmoniumon por akompani la diservojn, kiuj okazis en la lernejo. La kirko estis konstruita en la jaroj 1929 kaj 1930. Nekonataj rabistoj rabis valoraĵojn en 1998.

La luterana grupo havas komunan grupon kun ties de Kapuvár.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la enireja fasado troviĝas rekte laŭ la fasado. La fasado estas malsimetria, ĉar la malalta kvadrata turo altiĝas dekstre. La turpinto estas piramida. Interne la ĉefaltara bildo prezentas Kriston.

Fontoj redakti