Luterana preĝejo (Csorvás)

La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Csorvás (Hungario).

Luterana preĝejo de
Csorvás
Luterana preĝejego en Csorvás
Luterana preĝejego en Csorvás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csorvás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
paroĥo en Gerendás
Arkitektura priskribo
Konstruado 1901
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En fino de la 19-a jarcento ĉirkaŭ 50% de la kredantoj estis slovakoj. Ili havis luteranan lernejon inter 1875 kaj 1907, ankaŭ luteranan tombejon ekde 1875. La luterana grupo sendependiĝis en 1890. La kirko mem estis konstruita en 1901. Ĉirkaŭ 30% de la loĝantaro nuntempe apartenas al la luteranoj, tamen la pastro venas el Gerendás.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto ĉe la ĉefplaco, sed tre proksima funkcias ankaŭ la katolika kaj kalvinana kirkoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, flanke estas pli malgranda enirejo. La turpinto estas piramida.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti