Luterana preĝejo (Dunakeszi)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Dunakeszi (Hungario).

Luterana preĝejo de Dunakeszi
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunakeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
paroĥo loke
Dato de konsekro 1939
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Konstruado 19381939
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ĝis la 20-a jarcento luterajoj loĝis en Dunakeszi nur sporade. Ekde 1910 precipe el Rákospalota alvenis pastoro por fari diservojn. En 1921 luterana grupo formiĝis kun paroĥa rajto. La kirko mem estis konstruita en la jaroj 1938 kaj 1939 kaj konsekrita fare de Sándor Raffay en 1939. Interne nur harmoniumo servis. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo estis parte rabita. En 2003 la interna parto estis renovigita, post 4 jaroj orgeno eksonis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas. Inter la turo kaj navo estas malgranda interligaĵo. La turo en alteco de la navtegmento ŝanĝiĝas al plurlatero, eĉ la turpinto estas pinta plurlatero. Laŭ la fasado la navo havas 3 arkadojn por la enirejoj. En randoj de la arkadoj po unu pli malgrandaj turoj reliefas. Super la arkadoj 3 malgrandaj rondaj fenestroj estas videblaj, la plej supre meze granda kruco.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti