Luterana preĝejo (Gyomaendrőd)
La luterana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1985) en urbo Gyomaendrőd (Hungario), iam en aparta urbeto Gyoma.
Luterana preĝejo de Gyomaendrőd | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyomaendrőd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1861–1862 |
Specifo | |
Enhaveco | 200 |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn 1830 luteranaj germanoj estis allogitaj, ili ricevis parcelojn ankaŭ por propraj kirko kaj lernejo. Ekde tiam en Gyoma la luteranismo kunfondiĝis al la germaneco. La kirko estis preta en 1862. En 1887 la preĝejo estis bruldetruita, en la sekva jaro rekonstruita. En 1890 la orgeno estis kreita, en 1914 pli nova tegmento estis farita, ĉar la malnova detruiĝis pro ventego. En 1945 pro la kontraŭgermana etoso multaj forlasis la eklezion, eĉ pastro ne ekzistis. La restintaj ricevis diservojn loke, sed fare de la proksimaj komunumoj. Ekde la 2000-aj jaroj oni faris la necesajn riparajn laborojn en la kirko.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola ĉe stratangulo, la fasado troviĝas ĝuste laŭ la trotuaro. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Laŭ la kutimo de la luteranaj preĝejoj ankaŭ tie estas galerio (tie funkcias la orgeno) kaj la muroj estas blankaj.