Luterana preĝejo (Maglód)

Luterana preĝejo en Maglód

La Luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Maglód (Hungario).

Luterana preĝejo de
Maglód
Luterana preĝejo en Maglód
Luterana preĝejo en Maglód
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Maglód
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Dato de konsekro 1778
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17751776
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr
Luterana kirko en Maglód

Historio redakti

Oni konjektas, ke en tiu loko ekzistis katolika kirko dum la mezepoko. Baldaŭ dominado de turkoj okazis, tiam la loĝantoj grandparte iĝis luteranoj. Ili fondis luteranan grupon jam en 1546. Okazis disputo pri la kirko, fine la turkoj juĝis ĝin al la luteranoj. Pro la konstantaj bataladoj la komunumo senhomiĝis kaj en 1700 rehomiĝis. Post jaroj tutlande la kontraŭreformacio dominis. En la 1730-aj jaroj la luteranoj havis diservojn en la jam plene ruiĝinta kirko aŭ en la paroĥejo. Denove disputo okazis inter la katolikoj kaj luteranoj, nun jam hungaroj juĝis la kirkon al la luteranoj, kiuj konstruis senturan preĝejon el la ruinoj en la jaroj 1775 kaj 1776. Oni aĉetis ornamriĉan altaron en 1882 (oni kreis ĝin ĉirkaŭ 1740). Post 2 jaroj orgeno estis kreita, renovigita en 2016. En la jaroj 1998 kaj 1999 plenaj restaŭraj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la tombejo. Ĝi havas ĉefnavon kaj kurucnavon kun 2 enirejoj. Sub la konstruaĵo kriptoj troviĝas kun 2 tuneloj. La ligna predikejo devenis el la 1770-aj jaroj kun barokaj ornamaĵoj. Sur la galeriaj fasadoj originaj pentraĵoj estas videblaj.

Sonorilostablo redakti

200 metrojn for sonorilostablo altiĝas kun 3 sonoriloj. Ĝi estis kreita ĉirkaŭ 1720 kaj renovigita en 2014.

Fontoj redakti