Luterana preĝejo (Répcelak)
La Luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Répcelak (Hungario).
Luterana preĝejo de Répcelak | |
---|---|
Luterana preĝejo en Répcelak
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Répcelak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Vas (Hungario) |
Dato de konsekro | 1870 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1869–1870 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 9653 Répcelak Bartók B. utca 44. |
Historio redakti
En Répcelak la luterana religio aperis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En 1633 ekleziulo menciis tion, ke pli frue "en la vilaĝo estis ligna kapelo, sed nun nur la malplena loko estas videbla". Dum la kontraŭreformacio la paroĥo funkciis unue en Nick, poste en Csánig, ekde 1786 en Uraiújfalu. En Répcelak en 1856 la luteranoj aĉetis loĝdomon, kiu iĝis paroĥejo. La kirko mem estis konstruita inter 1869-1870. La orgeno estis kreita en 1871, trakonstruita en 2001. En 1930 la kirko estis renovigita. En 1945 la mondomilito kaŭzis damaĝojn.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, la enirejo estas tra la turo. Tamen estas alia enirejo ankaŭ en flanko de la navo. Interne la galerioj estas tenataj per lignaj kolonoj. La ĉefaltara bildo prezentas bapton de Kristo.