Luterana preĝejo (Szentes)

La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en mezo de la urbo Szentes.

Luterana preĝejo de
Szentes
Luterana preĝejo en Szentes
Luterana preĝejo en Szentes
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1905
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1904
Specifo
Enhaveco 317 sidlokoj
Longo 30 m
Larĝo 11 m
Alto 45 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La malnova luterana preĝejo estis konstruita en la 19-a jarcento, sed ekde 1793 jam okazis mesoj por luteranoj. En 1820 ili konstruis preĝdomon. La nun videbla, pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1900-aj jaroj. La orgeno estas aŭdebla ekde 1905. En la 2000-aj jaroj plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo redakti

La svelta preĝejo situas sola. En la fasado meze estas la ĉefenirejo, pli supre turo etendiĝas. Ankaŭ ĉe la flankoj situas po unu malpli altaj turoj, krome estas ankaŭ sonoriloturo. Super la enirejo fenestrorozo estas videbla. La absido estas okangula. Interne laŭ la kutimoj estas galerio, la muroj estas blankaj. La vitraj fenestroj ĉe la sanktejo prezentas okazintaĵojn pri Kristo. La predikeja bildo prezentas virinon el Samario kun Kristo pentrita de László Hegedűs (pentristo).

La konstruaĵo estas en stato provizora historia monumento.

Fontoj redakti