Luterana preĝejo (Tiszaföldvár)
La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Tiszaföldvár (Hungario).
Luterana preĝejo de Tiszaföldvár | |
---|---|
Luterana preĝejo en Tiszaföldvár
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszaföldvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Dato de konsekro | 1855 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Pál Bohus |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | –1855 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tiszaföldvár, Bajcsy-Zsilinszky utca, 5430 |
Historio
redaktiLa luterana simpla preĝdomo estis konstruita en la jaroj 1806 kaj 1807, sed jam en 1829 parte kadukiĝis. Post rekonstruo en 1833 oni konstruis sonorilostablon, ĝis tiam la kalvinana preĝejo (Tiszaföldvár) sonoradis ankaŭ por la luteranoj. En 1855 estis konstruita la kirko videbla ankaŭ nun en alia loko, sed la preĝdomo poste estis trakonstruita por loĝejo al la instruisto. La kirko tre similas al kapelo en Újkígyós. En 1992 plenaj renovigaj laboroj komenciĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze klasikisma porĉo reliefas. La navo ĉe la fasadaj anguloj havas po unu avankorpojn. Malantaŭ la porĉo kaj avankorpoj la turo altiĝas, kie 4 sonoriloj loĝas. La absido estas rektangula. Interne feraj kolonoj tenas la galerion, la muroj estas blankaj.