Luterana preĝejo (Vác)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Vác.

Luterana preĝejo de Vác
Luterana preĝejo de Vác
Luterana preĝejo de Vác
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1868
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romantikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post dominado de la turkoj en Vác okazis la kontraŭreformacio, tial komence ne rajtis vivi luteranoj en Vác. Baldaŭ ankaŭ luterajoj loĝis tie, ili havis preĝdomon. Iom poste ĝi jam ne havis la necesan kapaciton, tial ili konstruis jam kirkon inter 1866 kaj 1868. Post la konstruo la loĝantoj mokis la kirkoturon, ĉar ĝi estis trua, kiel fromaĝo. Post la 1-a mondmilito Gyula Sándy rifuzis trakonstruon de la turo, laŭ li la turopinto en tiu formo estas granda valoro, unika en Hungarlando. En 1998 la municipo deklaris ĝin protektata industria historia monumento.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iome reliefas. La eniro povas okazi tra la turo. En la fasado estas ankoraŭ 3 altaj kaj longaj fenestroj. Post tegmento de la navo la turo iĝas oklatera. La plej supre estas la menciita trua gisfera parto. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, kiu finiĝas en duonronda absido (malpli alta kaj larĝa, ol la navo). Ambaŭflanke de la navo la lumo venas tra po 4 fenestroj, samaj kiel en la fasado. Interne la altara bildo prezentas krucifikson.

 
La trua turopinto

Fontoj redakti