Mária Littomeritzky

Mária Littomeritzky [litomericki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Littomeritzky Mária estis hungara naĝisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, farmaciisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Bognár Emilné.

Mária Littomeritzky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1927 (1927-05-12)
en Szeged
Morto 24-an de decembro 2017 (2017-12-24) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Mária Littomeritzky[1] naskiĝis la 12-an de majo 1927 en Szeged, ŝi mortis la 24-an de decembro 2017 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mária Littomeritzky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, baldaŭ ŝi akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato de Szeged. Ŝi edziniĝis, poste naskis filinon, pli poste en 1959 ŝi finis sian aktivan sportan karieron. En la sekvaj jaroj ŝi estis parte apotekisto, parte trejnisto. Post jaroj ŝia apotekista profesio paŭzis, nur depost la pensiuliĝo ŝi revenis al la apoteko.

Sporta kariero redakti

Mária Littomeritzky inter 1940-1945 estis naĝisto en sia naskiĝurbo, poste en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 23-foje inter 1943-1958, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1947-1958. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun sola ora medalo. Ekde 1958 ŝi havis postenon en la akvasporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti