Márta Martin
hungara aktorino kaj voĉoaktorino
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Martin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Martin Márta estas hungara aktorino kaj voĉoaktorino.
Márta Martin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1947 (77-jaraĝa) en Hásságy |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1972) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Márta Martin [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1947 en Hásságy.
Biografio
redaktiMárta Martin akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1972. Ŝia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Miskolc) (1976–1978)
- Teatro Kisfaludy (1978–1982)
- Teatro József Attila (1982–1987).
Inter 1987-1994 ŝi ne ligiĝis al trupo, ŝi havis plurajn rolojn kiel gastoaktoro. Ekde 1994 ŝi apartenas al Teatro Radnóti. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1998-2007. Ŝi edziniĝis, en 1978 ŝi naskis filon, sed nuntempe ŝi estas eksedziniĝinta.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Viola
- La dresado de la megero - Bianca
- Charlotte Brontë: Jane Eyre - Bertha Mason
- Bernard Shaw: Pygmalion - S-ino Eynsford
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Városbujócska (1985)
- Sztracsatella (1995)
- A hét nyolcadik napja (2006)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Whoopi Goldberg, Concha Velasco kaj aliaj [2]
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj