Márton Homonnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Homonnai Márton estis hungara akvopilkisto (defendisto), naĝisto, kvarfoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto, naziisto. Lia origina familia nomo estis Hlavacsek [hlavaĉek], lia sporta nomo estis Homonnai II. (komprenu: Homonnai la 2-a), lia filino estis Kató Szőke.

Márton Homonnai
Márton Homonnai (dekstre la tria)
Márton Homonnai (dekstre la tria)
Persona informo
Naskonomo Hlavacsek Márton
Naskiĝo 5-an de februaro 1906 (1906-02-05)
en Budapeŝto
Morto 15-an de oktobro 1969 (1969-10-15) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Homonnai
Infano Kató Szőke
Okupo
Okupo akvopilkisto • ĵurnalisto
vdr

Márton Homonnai[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de oktobro 1969 en Bonaero.

Biografio redakti

Márton Homonnai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed li ne maturiĝis. Pli poste li estis soldato kvin jarojn. Baldaŭ li havis postenon en ministerio, precipe dum la nazia erao (1944). Li estis membro de la Sagokruca Partio. En 1945 li rifuĝis al Argentino, kie li estis naĝejestro kaj trejnisto de River Plate. Sen ĉeesto li estis kondamnita je morto en Hungario kiel militkrimulo. Lia edzino naskis filinon, sed la geedziĝo finiĝis en 1945. Li ricevis premion en 1936.

Sporta kariero redakti

Márton Homonnai ekde sia aĝo 9 naĝis en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Inter 1924–1929 li apartenis al la hungara naĝista teamo trifoje, tiutempe ankaŭ al la hungara akvopilkista teamo inter 1924-1936 110-foje. Li estis hungara ĉampiono dufoje kiel akvopilkisto (1923, 1924). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924, Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun 2 oraj kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje. Ekde 1933 li estis trejnisto.

Lia libro redakti

  • Vízipóló (1935)

Fontoj redakti

Referencoj redakti