Márton Joób, laŭ hungarlingve kutima nomordo Joób Márton estas hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono, entreprenisto, politikisto.

Márton Joób
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1982 (1982-06-24) (41-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kanuisto • entreprenisto • loka politikisto
vdr

Márton Joób[1] naskiĝis la 24-an de junio 1982 en Szeged.

Biografio redakti

Márton Joób maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2001, poste li studis en Scienca Universitato de Szeged. Depost fino de la kanuado lia entrepreno estis eldono de senpaga gazeto kun reklamoj. Ekde 2014 li ankaŭ politikadis en la urba estraro. En 2020 li estis akuzita kaj arestita pro imposta fraŭdo. Li edziĝis en 2003, lia edzino naskis 11 gefilojn.

Sporta kariero redakti

Márton Joób ekde sia aĝo 11 estis kanuisto en la loka sportklubo. Ekde 1999 li atingis rezultojn en junularaj konkursoj, iom poste ankaŭ inter plenkreskuloj. Li estis hungara ĉampiono individue kaj duope kun Attila Vajda. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004 sen medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje kvarope en 2003 kaj 2007.

Fontoj redakti

Referencoj redakti