Márton Tardos [tardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tardos Márton estis hungara ekonomikisto, parlamentano. Lia origina familia nomo estis Neuschlosz [neŭŝlos].

Márton Tardos
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1928 (1928-12-22)
en Budapeŝto
Morto 2-an de junio 2006 (2006-06-02) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Márton Tardos[1] naskiĝis la  22-an de decembro 1928(nun 1928-12-22) en Budapeŝto, li mortis la 2-an de junio 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márton Tardos devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li studis jaron en Teknikuniversitato palatino József, pli poste helpe de stipendio li akiris ekonomian diplomon en Leningrado en 1952. Hejmenveninta li laboris en planada oficejo (egalvalora kun ministerio), dum li estis aktiva en reformema movado. Li estis apoganto de la hungara revolucio de 1956, tial poste lia oficeja statuso ĉesis kaj ĝis 1964 li ne ricevis pasporton, sed li laboris plu en alia ekonomika laborloko. Li partoprenis same en reformaj movadoj (ekzemple hungara versio de Praga Printempo). Depost fino de la socialismo li estis parlamenta deputito inter 1990-2002. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1957-1964. Li ricevis premion en 2006.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gazdaságossági számítások és a világpiaci ár (1962)
  • A szovjet-magyar külkereskedelem árszínvonala (kunaŭtoro, 1976)
  • A liberális reformer. Válogatás a 70 éves Tardos Márton írásaiból (elektitaj kontribuoj, 1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti