Métabief
Métabief (elparolo: [metabje]), esperante Metabjeo (esperantigo Metabjefo ankaŭ troviĝas sed estas konsiderata kiel erara pro tio ke la fina -f ne estas elparolata en la franca lingvo) estas kampara komunumo en la franca departemento Doubs en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,76 km2. Ĝi havis 1 085 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Métabief | ||
---|---|---|
Preĝejo de Métabief | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Doubs | |
Arondismento | Pontarlier | |
Kantono | Mouthe | |
Komunumaro | Communauté de communes du Mont d'Or et des deux Lacs | |
Urbestro | Gérard Deque (2008–2014) | |
Insee-kodo | 25380 | |
Poŝtkodo | 25370 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 1 196 (2017) | |
Loĝdenso | 207,6 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 46° 46′ N, 6° 21′ O (mapo)46.773066.35167Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 21′ O (mapo) | |
Alteco | 923 ĝis 1 419 m | |
Areo | 5,76 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Métabief situas en la Ĵurasa Montaro sur alteco de inter 923 kaj 1 419 m s.m. (pinto de la monto Morond), proksimume 60 km sudoriente de Besançon. La najbaraj komunumoj estas Touillon-et-Loutelet norde, Les Hôpitaux-Neufs nordoriente, Jougne sudoriente, Longevilles-Mont-d'Or sudokcidente kaj Saint-Antoine nordokcidente. Landlimo kun Svislando troviĝas 4 km sudoriente de la vilaĝo.
EkonomioRedakti
Origine Métabief estas agrikultura vilaĝo, kiu vivis el bovobredado kaj ĉefe produktis lakton kaj fromaĝon. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, turismo fariĝis pli kaj pli grava enspezofonto. Somere la regiono inivtas al migrado, vintre multnombraj skiliftoj sur la deklivoj de la montoj Morond kaj Mont d’Or ebligas la skiadon en ĉiuj formoj. Per dekreto de la 12-a de marto 1979 Métabief enlistiĝis kiel franca nacia vintrosportocentro.
TrafikoRedakti
Métabief situas flanke de la gravaj trafikvojoj proksimume 3 km sude de la Jougne-Pasejo, tra kiu grava ĉefvojo interligas la urbojn Vallorbe kaj Besançon. Seĝtelfero kondukas de la sudo de la komunumo al la pinto de Morond sur alteco de 1 419 m s.m. Buslinio de SNCF konektas la komunumon kun la stacidomoj de Frasne kaj de Vallorbe.
BicikladoRedakti
En la jaro 1993 en Métabief okazis monda ĉampionado de ĉiuterenbiciklado. En 1994 en la komunumo pasis la eŭropa ĉiuterenbicikla ĉampionado kaj 1996 kaj 2003 la franca.
Esperanto-movadoRedakti
De la 14-a ĝis la 17-a de oktobro 2010 en la feria domo Les Sapins de l'Amitié okazis la 3-a Svisa Familia kaj Feria Esperanto-Renkontiĝo (SFERO) sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo, kiun partoprenis 45 personoj ĉefe el Francio, Svislando kaj Germanio.
En tiu sama loko okazis FESTO 2012.
En la feria centro “Azureva” okazos dum pasko 2013 kongreso de SAT-Amikaro[2].
En la feria domo Les Sapins de l'Amitié okazis plurjare tutsemajnaj staĝoj pri esperanto organizitaj de Anne-Marie Ferrier.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 25380-Métabief (france). Alirita la 5-an de marto 2013.
- ↑ http://www.esperanto-sat.info/rubrique205.html