Müden (Mozelo)
Müden estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 674 loĝantojn. Ĝis junio 2014 la loĝloko estis parto de administra komunumaro nomata Verbandsgemeinde Treis-Karden, kiu tiam malfondiĝis - ekde la 1-a de julio 2014 ĝi apartenas al pligrandigita komunumaro Cochem.
Müden | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Cochem-Zell | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Cochem | |||||
Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02672 | |||||
Poŝtkodo | 56254 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 5401 | |||||
Aŭtomobila kodo | COC | |||||
Oficiala Municipokodo | 07135066 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Franz-Josef Thönnes | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 674 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 11′ N, 7° 20′ O (mapo)50.1866666666677.3402777777778Koordinatoj: 50° 11′ N, 7° 20′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 90 m | |||||
Areo | 7,50 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.mueden-mosel.de/ | |||||
Geografio
redaktiMüden situas ene de vinregiono sur la maldekstra flanko de la Mozelo: norde estas la mezmontaro Ejfelo, sude la Mozelo kaj la mezmontaro Hunsrück. Al la komunumo apartenas la vilaĝparto Müdenerberg.
La najbaraj komunumoj estas Treis-Karden okcidente, Wierschem norde, Moselkern kaj Burgen oriente kaj Lütz sude.
Historio
redaktiRomia setlejo (Modinum) de kelta origino estas plurfoje pruvita per multnombraj arĥeologiaj trovaĵoj. La loko estis menciita per dokumentoj unuafoje en la jaro 585.[1] Per la okupado de la maldekstra riverflanko de la Rejno en la jaro 1794 fare de la francaj revoluciaj trupoj finiĝis la regado de la elektoepiskoplando Treviro. La Viena kongreso en 1815 donis la loko al la rĝlando Prusio. Post la konkero de la usona armeo fine de la dua Mondmilito la loko apartenis al la france okupita zono de postmilita Germanio. Ekde 1946 la loko estas parto de la novfondita federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Ĝemeliĝoj
redaktiEkszistas ĝemeliĝoj kun
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Festschrift „1400 Jahre Müden/Mosel“