Mădăras (Bihor)

komunumo en Rumanio

Mădăras [mədəras] (hungare: Madarász) estas komunumo en Rumanio norde de Salonta. En 1910 ĝi nombris 1 173 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 923 (rumanoj, 3 % da hungaroj. Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre apartenas al ĝi Homorog (Oláhhomorog), Ianoșda (Jánosd) kaj Mărțihaz (Marciháza).

Mădăras
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Madarász (hungare)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 46° 50′ N, 21° 41′ O (mapo)46.82861111111121.678333333333Koordinatoj: 46° 50′ N, 21° 41′ O (mapo)
Mădăras (Bihor) (Rumanio)
Mădăras (Bihor) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 92 m
Poŝtkodo 417330
Loĝantaro
– komunumo 3.020 (en 2002)
– vilaĝo 944 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 30023
vdr

En la censo de 2002 la 944 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 711 75,3 %
slovakoj 196 20,8 %
hungaroj 37 3,9 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
rumana 722 76,5 %
slovaka 192 20,3 %
hungara 30 3,2 %

Mădăraș posedas banejon kun nature varma akvo. Ĝi situas ĉe la nacia vojo DN79 kaj havas stacion ĉe la fervoja linio OradeaArad.

Fonto redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2012-12-22.
  2. Recensământul populaţiei şi al locuinţelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2012-12-22.

Eksteraj ligiloj redakti