Mšecké Žehrovice
Mšecké Žehrovice (antaŭe Kornhauské Žehrovice, Zehrowicz aŭ germane Kornhaus-Scherowitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Rakovník, en Mezbohemia regiono surrande de vasta malprofunda valo de rojo Loděnice proksimume 3 km nordoriente de Nové Strašecí kaj 13 km okcidente de Kladno. La municipo apartenas en lupolejan regionon. Vivas ĉi tie 654 loĝantoj (2024).
Mšecké Žehrovice (Kornhauské Žehrovice) | |||
germane Kornhaus-Scherowitz | |||
municipo | |||
Ĉefstrato en Mšecké Žehrovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mšecké Žehrovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Rakovník | ||
Administra municipo | Nové Strašecí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Džbán | ||
Situo | Mšecké Žehrovice | ||
- alteco | 413 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 10′ 45″ N 13° 55′ 24″ O / 50.17917 °N, 13.92333 °O (mapo) | ||
Areo | 14,05 km² (1 405 ha) | ||
Loĝantaro | 654 (2024) | ||
Denseco | 46,55 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1045 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 270 64 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020C | ||
NUTS 5 | CZ020C 542113 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Mšecké Žehrovice | |||
Retpaĝo: www.msecke-zehrovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Třtice, Hradečno, Stochov, Drnek (distrikto Kladno), Nové Strašecí, Řevničov kaj Mšec.
Historio
redaktiPraepoko
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1045, tamen arkeologiaj trovaĵoj atestas pri loĝigo de Žehrovice jam en ŝtonepoko. Sur altaĵo Libeň estis trovitaj ŝtonaj gratilojn kaj pluajn ilarojn el pli juna ŝtonepoko kaj kuproepoko. Pluaj trovaĵoj poste devenas el riverfluo de Kaštance sude de fiŝlago Červený rybník.
Bronzepoko
redaktiEn la loko nomata "Pod vsí" en apudriveraj ebenaĵoj sude de Mšecké Žehrovice kaj "Na vrchu" okcidente de Lodenice estis malkovrita loĝigitaj lokoj de Knoviza kulturo.
Ferepoko
redaktiEn La-Tène-kulturo (pli juna ferepoko) sude de la hodiaŭa municipo troviĝis kelta setlejo. Hodiaŭ plimulton de la teritorio de la setlejo kovras ĉasrezervejo Libeň, la tuta areo estas kovrita de arbaro. La areo estis dum la kelta loĝigo ĉirkaŭita de remparo kun dimensioj 194 × 93,5 × 187,5 × 90 m.
La setlejo estis fondita en la 3-a jarcento a.K.. De komence temis pri vilaĝo kun kvin duonfos-domoj kaj unu pli granda surtera domo kun ligna barilo. Proksimume en duono de tiu ĉi jarcento estis produktita ŝtona kapo el Mšecké Žehrovice, kiu verŝajne servis al religiaj celoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 728 |
1880 | 766 |
1890 | 731 |
1900 | 747 |
1910 | 802 |
1921 | 875 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 882 |
1950 | 749 |
1961 | 674 |
1970 | 631 |
1980 | 570 |
1991 | 484 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 470 |
2014 | 557 |
2016 | 598 |
2017 | 606 |
2018 | 624 |
2019 | 644 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 633 |
2021 | 626 |
2022 | 643 |
2023 | 652 |
2024 | 654 |
Partoj de municipo
redaktiMunicipo Mšecké Žehrovice konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:
- Mšecké Žehrovice
- Lodenice