La Madono de Kievo estas la ikoneca bildo de virino mamnutranta infanon dum ŝirmado en la metroo de Kievo por ŝirmi sin kontraŭ la bombado de la ĉefurbo de Ukrainio fare de rusaj trupoj en 2022, dum la invado fare de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio.

Fotita de ĵurnalisto András Földes, la bildo de la mamnutranta ukraina virino iĝis furora, iĝante kaj ilustraĵo de humanitara krizo kaj maljusta milito, kaj fonto de inspiro por pentrado de ikono elmontrita en katolika preĝejo en Mugnano di Napoli kaj transformita en artan simbolon de rezisto kaj espero.

Historio redakti

En la fruaj tagoj de la milito de Rusio en Ukrainio, la bildo de 27-jara Tetjana Bliznjak mamnutranta sian trimonatan filinon Mariĉka en la subteraj tuneloj de la Kieva metroo, kie ŝi ŝirmis sin kontraŭ bombadoj, estis rimarkita kaj spontanee fotita de hungara ĵurnalisto András Földes kiam kontraŭaviadilaj sirenoj bruis superkape.[1] La virino, kune kun ŝia edzo kaj infano, estis subtere ekde la 25-a de februaro 2022. Kvankam ili laŭsupoze evakuis la 26-an de februaro, ili ne povis forlasi la tunelon kie ili trovis ŝirmejon pro la batalado.[2]

La foto iĝis furora kaj estis rimarkita, estante kunpartigita eĉ de la oficiala retejo de Vatikano. Inter la homoj, kiuj rimarkis ŝin, estis la ukraina artisto el Dnipro, Marina Solomennikova, la temo de la ikoneca bildo de la virino estis uzata de ŝi kiel fonto de inspiro por portreto de la Virgulino Maria mamnutranta sian bebon. En la bildo, la kapuĉo de la ukraina virino iĝis la vualo de Maria,[1] ŝia kapo estante prezentita antaŭ metromapo.[3] La 5-an de marto 2020, la artisto afiŝis la kreitan portreton, rete.[2]

Laŭ peto de la jezuita pastro Vjaĉeslav Okun, kopio[1] sur kanvaso de la portreto, titolita de li Madono de la metroo[4], alvenis en Italio[1] por esti konservita kie la pastro devis servi. La Sanktan Ĵaŭdon, la ĉefepiskopo de Napolo konsekris la pentraĵon kiel objekton de kulto,[4] la ikono estanta ekspoziciita en la preĝejo Sacro Cuore di Gesù en Mugnano di Napoli , kie ĝi akiris la kromnomon de la Madono de Kievo.[1] La ikono estis konsekrita antaŭ ol Papo Francisko konsekris Rusion kaj Ukrainion al la Senmakula Koro de Maria la 25-an de marto 2022.[3]

Poste, Tetjana Bliznjak rifuĝis en Lvivo.[2]

Signifo redakti

La bildo fariĝis kaj ilustraĵo de humanitara krizo kaj maljusta milito,[5] kaj simbolo de la espero kaj silenta rezisto de Ukrainoj.[1]

Siavice, la portreto fariĝis simbolo de moderna Virgulino Maria, kiel la patrino de Jesuo de Nazaret[1] kiu rifuĝis de la minaco de Herodo[5], hodiaŭ rifuĝas de la perforto de milito kaj mamnutras sian bebon kiel ŝi.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Toma, Mihai; „Madona din Kiev”. Poza cu o ucraineancă alăptându-și copilul într-un adăpost de la metrou, ajunsă icoană într-o biserică din Italia; Libertatea, 30 aprilo 2022; alirita 30 aprilo 2022
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Community;"Madonna of Kyiv" icon depicted in one of the churches of Naples; Religious Information Service of Ukraine, April 20 2022; alirita 1 majo 2022
  3. 3,0 3,1 angle Ukrainian mother breastfeeding during war becomes Marian icon; Alteia, 28 martie 2022; alirita 30 aprilo 2022
  4. 4,0 4,1 Marcu, Nina; Madona del Metro la Napoli; Puterea, 25 aprilo 2022; alirita 30 aprilo 2022
  5. 5,0 5,1 itale Pietrarosa, Emma; Madonna di Kiev: la donna ucraina che allatta diventa un simbolo di culto; Roba da Donne, 24 aprilo 2022; alirita 30 aprilo 2022

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Madona din Kiev en la rumana Vikipedio.