Magaly Ruiz, plena nomo Doris Magaly Ruiz Lastres (naskiginta en 1941 je Santa Clara en Kubo ) estas kuba komponistino. Ŝi studis interalie ĉe Harold Gramatges, José Ardévol kaj Roberto Valera. En 1981 ŝi ricevis la titolon de profesoro pri kompozicio.

Magaly Ruiz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1941 (1941-01-01) (83-jaraĝa)
en Santa Clara
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponistopedagogo
vdr

Kariero redakti

Ŝi laboris kiel titola profesoro de variaj muzikfakoj de meza kaj supera niveloj. Ŝi vaste partoprenas eventojn de pedagogia karaktero kaj direktos multajn esplorlaborojn de pedagogiaj celoj. Ŝiaj komponaĵoj estis premiataj dum diversaj konkursoj, kaj ŝi membris en pluraj juĝantaroj de kompoziciaj konkursoj. Ŝiajn verkojn pri muzika esploro oni publikigis en altrenomaj revuoj tutmonde.

Inter la distingoj, kiujn ŝi ricevis, estas menciindaj la Medalla por la Educación Cubana; Medalla al Mérito Pedagógico; Medalla José Tey; Distinción Especial del Ministro de Educación Superior; Premio a la Totalidad de la Obra Musical Creada de la Unión Nacional de Escritores y Artistas de Cuba[1], Distinción por la Cultura Nacional Cubana.

Ŝiaj studoj aperas publike en konsultlibroj tiel renomaj kiel «The New Grove Dictionary of Music and Musicians»[2] kaj «Diccionario Iberoamericano de la Música». Kelkaj el ŝiaj verkoj estas eroj de la studplanoj de la Conservatorio Amadeo Roldán, same kiel en tiuj de la Instituto Superior de Arte de La Habana kaj de la Instituto Superior Pedagógico Enrique José Varona.

Ŝiajn komponaĵojn oni prezentis dum multaj internaciaj festivaloj kiel Festival Internacional de Música Contemporánea de La Habana, Festival Internacional Boleros de Oro, Festival Internacional Sonidos de América okazinta en Carnegie Hall[3] de Novjorko, Festival Internacional Donne in Musica en Fiuggi, Italujo, Festival Internacional Mujeres en el Arte CoMuArte,[4] same en Meksiko kiel en Hispanujo.

Kompozicia verklisto redakti

Simfonia muziko redakti

Ĉambromuziko redakti

Ĥormuziko redakti

Pianomuziko redakti

  • Tri preludoj por piano, 1978.
  • Tri kubaj studaĵoj por piano, 1980.
  • Estudios cubanos del 4 al 12, 1978.
  • Mallongaj pecoj kubaj, 1988.
  • Pecoj je kvar manoj (unua serio), 1990.
  • Pecoj je kvar manoj (dua serio), 1994.
  • Studaĵo laŭ mambo n-ro 13, 1994.
  • 20 kubaj miniaturoj por piano, 1995.
  • Tri habaneroj por piano, 2003.

Kantvoĉo kaj Piano redakti

  • Pueblo entre lomas (gŭaĥiro), 1966.
  • A Víctor Jara, (kanto), 1978.
  • Du infankantoj: Abuelita, Trota que trota mi caballito, 1984.
  • Tríptico Homenaje: Te recuerdo en un canto, Mi mariposa, Esa cabeza blanca, mezosoprano kaj piano, 1985.
  • Corazón no me traiciones más, bolero, 1994.
  • Cómo te quiero, bolero, 1994.
  • Con tu piel y con tu cuerpo, bolero, 1995.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti