Magyarlukafa

Hungaria urbo

Magyarlukafa [madjarlukafa], kroate Luka estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. En la loknomo magyar signifas hungare: hungaro.

Malnova loĝdomo en Magyarlukafa

Bazaj informoj

redakti

Magyarlukafa situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Szigetvár troviĝas je 20 km-oj.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Luca". La komunumo preskaŭ senhomiĝis post la mezepoko pro regado de la turkoj. En 1772 germanoj alvenis, kiuj fondis vitrofarejon. Fine de la socialismo junaj urbanoj alvenis, kiuj komencis uzadi la malnovajn metiojn.

En Magyarlukafa migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti
  • metieja domo
  • 3 fiŝkaptistaj lagoj