Maksimiano de Raveno

episkopo de Raveno

Maksimiano de Raveno, latine Maximianus (naskiĝis en 499, mortis la 22-an de februaro 556; festotago antaŭe la 21-an de februaro) estis ĉefepiskopo[1] de Raveno en Italio. Raveno estis tiam la ĉefurbo de la bizancaj teritorioj en Italio, kaj lia rolo eble inkluzis laikajn politikajn funkciojn.

Sankta
Maksimiano de Raveno
episkopo, sanktulo
bildigo de Maksimiano en la baziliko Sankta Vitalo de Raveno
bildigo de Maksimiano en la baziliko Sankta Vitalo de Raveno
Persona informo
Naskonomo latine Maximianus
Naskiĝo 449
en Pula
Morto 22-an de februaro 556 (0556-02-22)
en Raveno
Tombo Archbishop's Chapel, Ravenna vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Verkado
Verkoj Chronicle vd
(ĉef)episkopo de Raveno
Dum 546-
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Festotago 21-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la romia urbo Pola de la duoninsulo Istrio, nuntempe Pula en moderna Kroatio, kaj estis konsekrita episkopo de Raveno en 546 fare de papo Vigilio en Patras, Grekio. Maximianus estis kvardek ok jarojn diakono de Pola kiam li iĝis la 26-a episkopo de Raveno. Laŭ la naŭa-jarcenta ravena pastro Andreas Agnellus, la dioceza pastraro komence rifuzis lian gvidadon, ĉar li estis selektita fare de la imperiestro Justiniano kaj ne estis ilia komenca kandidato. Laŭ la moderna arthistoriisto Meyer Schapiro, Maksimiano estis "malriĉa diakono de Pola kiu venis al alta pozicio per sia politika lerteco" kiel protektato de Justiniano. Li unue estis nedezirata kiel ĉefepiskopo de la ravenanoj, sed "per sagacaj manovroj li venkis ilian opozicion kaj gajnis ilian respekton per sia diskreteco, malavareco, kaj grandaj entreprenoj de preĝeja konstruado".[2]

Maksimiano kompletigis la bazilikon Sankta Vitalo de Raveno, kaj ankaŭ konstruigis la bazilikon de Sankta Apolinaro kaj plurajn aliajn preĝejojn.

Referencoj redakti

  1. Catholic Encyclopedia
  2. Meyer Schapiro, "The Joseph Scenes on the Maximianus Throne" (angle), en "Selected Papers", volumo 3, "Late Antique, Early Christian and Mediaeval Art!", 1980, eldonejo Chatto & Windus, Londono, ISBN 0701125144, paĝo 38

Eksteraj ligiloj redakti