Maldición eterna a quien lea estas páginas

romano de Manuel Puig

Maldición eterna a quien lea estas páginas (Eterna malbeno al tiu kiu legu tiujn paĝojn) estas la sesa romano de la argentina verkisto Manuel Puig, publikigita en 1980. Puig verkis la romanon inspirita en siaj lastaj jaroj en Novjorko. Ĝi montras ankaŭ multajn de la preferataj motivoj de Puig, kiel sekso kaj maldekstra revolucia politiko.

Maldición eterna a quien lea estas páginas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Manuel Puig
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1980
Eldonejo Seix i Barral
Loko de rakonto Nov-Jorko
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Larry zorgas pri sinjoro Ramírez en hospitalo de Novjorko, ŝoforas lian rulseĝon. La unua estas usona profesoro de historio 36-jaraĝa kiu divorcis kaj ne kapablas forgesis sian eksedzinon. La dia estas argentina verkisto 74-jaraĝa, iama politika malliberulo kiu, post terura tragedio, ne kapablas kaj parte eĉ ne deziras memori tion kion li suferis en sia naskolando. Inter ili disvolviĝas dialogo kiu miksas ĉiutaĝaĵojn kun sentimentalo kaj​ fantazio aŭ fikcio (ekzemple amaferoj de Josemar, rolulo de Sangre de amor correspondido) kun funkcio simila al tiu de la rakontataj filmoj en El beso de la mujer araña.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano montras la aspran renkonton de du viroj solecaj. Ambaŭ bedaŭras la virinon, kiun ili esperas, malakceptis aŭ perdis. En tiu renkonto ili disvolvigas fidon kaj reciprokan aprezon.

Tamen la fantazio en la dialogo iom konfuzas.