Malea megapodo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
malea megapodo
Malea megapodo
Malea megapodo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Macrocephalon
Specio: M. maleo
Macrocephalon maleo
(S. Müller, 1846)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La malea megapodomalea nestamasulo (Macrocephalon maleo) estas birdospecio de la familio de megapodoj (nestamasuloj) kiu loĝas en Indonezio kaj ununura nune vivanta specio de sia genro.

Etimologio kaj nomigoRedakti

La specifa nomo maleo utilas en multaj lingvoj por nomigi tiun specion, sed en Esperanto tiu radiko [1] kongruas kun jam kvin signifoj nome ilo, osteto, ĉevala malsano kaj majuskle ĉefurbo de Maldivoj (krom urbeto en Italio). Ĉiukaze la radiko "maleo" kiel martelo rilatas al aspekto de la birdo, do oni povus uzi ankaŭ la nomojn malebirdomalea megapodo / nestamasulo.

Oni ne povas uzi senkonfuze la genronomon (kiu temas pri ties ununura nune vivanta specio), nome Macrocephalon (grandakapo), ĉar makrocefalo estas ankaŭ specio de baleno.

AspektoRedakti

La malea megapodo estas granda (proksimume 55 cm longa) nigreca megapodo kun nuda (senpluma) flava vizaĝa haŭtaĵo, ruĝecbrunaj irisoj, ruĝecoranĝa beko dika baze kaj iom subenkurba pinte kaj rozsalmaj subaj partoj kontrastaj kun nigrecaj supraj partoj, kolo kaj brusto. La krono estas ornamita per nigra helmeca kasko al la nuko. La grizecbluaj piedoj havas kvar longajn akrajn ungegojn, separatajn per membraneca retejo. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj kun iome pli malgranda kaj pli senkolora ino.

Distribuado kaj habitatoRedakti

La ununura membro de la monotipa genro Macrocephalon, la malea megapodo estas endemia de la insulo de Indonezio nome Sulaveso. Ĝi troviĝas en arbaroj de tropikaj malaltaj teroj kaj montetoj, sed nestumas en malfermaj sablecaj areoj, vulkandevenaj grundoj aŭ strandoj kiuj varmiĝas pro suno aŭ geoterma energio por kovado. (Estas aliaj megapodospecioj kiuj uzas fermentantan vegetalojn por kovadi siajn ovojn.)

Kutimaro kaj ekologioRedakti

La ovoj de la malea megapodo estas grandaj, ĉirkaŭ kvinfoje tiom grandaj kiom tiuj de hejmaj kokoj. La ino demetas kaj kovras ĉiun ovon en profunda truo en sablo kaj permesas, ke la kovado okazu danke al suna aŭ vulkana varmigo. Post eloviĝo, la junaj birdoj faras forvojon tra sablo kaj kaŝiĝas en arbaro. Ili povas flugi kaj estas tute sendependaj. Ili povas trovi manĝon kaj defendiĝi el predantoj kiaj lacertoj, pitonoj, sovaĝaj porkoj aŭ katoj.

La malea megapodo estas monogama, kaj membroj de paro restas proksime unu al alia la tutan tempon. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj, semoj, formikoj, termitoj, skaraboj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj.

Statuso kaj konservadoRedakti

Ekde 1972, tiu specio estis protektita de la indonezia registaro. Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio, alta ida mortindico kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la malea megapodo estis pritaksita kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estis listita en Apendico I de CITES.

En 2009, usonbaza Wildlife Conservation Society laboris kun loka registaro por aĉeti 150,000 m² el strando kie estas proksimume 40 nestoj cele al pluaj konservoklopodoj kaj protektado de tiu birdo.[2]

La Alliance for Tompotika Conservation laboras ĉe komunumoj en Sulaveso por eduki lokanojn pri la endanĝerita statuso de la malea megapodo kaj eviti la ovokolektadon. La ovoj ne estas nur manĝoresurso, sed ankaŭ populara delikataĵo.[3]

ReferencojRedakti

  1. laŭ PIV
  2. "Bizarre bird gets private beach in Indonesia", USA Today, 15a Majo 2009. Kontrolita 4a Februaro 2013.
  3. Maleo Conservation (angla kaj indonezia). Alliance for Tompotika Conservation. Alirita 4a Februaro 2013.

Eksteraj ligilojRedakti