Malnova sinagogo de Sopron
La Malnova sinagogo en Sopron estas nuntempa muzeo kaŝita en korto.
Malnova sinagogo de Sopron | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Sopron | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 41′ 5″ N, 16° 35′ 26″ O (mapo)47.68485416.590443Koordinatoj: 47° 41′ 5″ N, 16° 35′ 26″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiPri la judoj okazis la unua mencio en la 13-a jarcento, tiam ili havis apartan straton. Tiutempe ili konstruis frugotikan sinagogon, kiun laŭ la leĝo metis ne laŭ la strato, sed en korton. En 1526 la hungaroj akuzis la judojn pro apogado de turkoj, tial oni forpelis la judojn. La sinagogo estis trakonstruita loĝdomo. En 1967 oni trovis la originajn partojn, poste laŭeble oni rekonstruis ĝin por muzeo.
Konstruaĵo
redaktiEstas koridoro kun 3 pordoj. Maldekstre estas la granda kvadrata ĉambro por viroj, maldekstre estas la virina ĉambro, meze estas la enirejo por la banejo. Tra mallarĝaj fenestretoj la virinoj povis sekvi la meson. Apud la sinagogo situas la iama hospitalo, kiu estis tiutempe ankaŭ tranoktejo por la vojaĝantoj. El puto (ankaŭ nun videbla) oni ĉerpis la akvon por la banejo. La lasta konstruaĵeto estas iama loĝejo por la sinagogisto.
La muzeo prezentas diversajn objektojn kaj restaĵojn de la sinagogo.